Diskuto:Hispanlingva literaturo

Latest comment: antaŭ 7 jaroj by Kani in topic Ruĝaj ligiloj

Necaŭalkojotl redakti

Mi ne kredas trafe konsideri Necaŭalkojotl "meksika verkisto", eble prameksika. Sed fakte li estis naŭatla. Vikipediisto:Jorgeluis

Ĉu li verkis hispanlingve? Se ne, li tute ne aperu ĉi tie. Bedaŭrinde mi malmulton scias pri la prameksika kulturo... --Unukorno 14:07, 21. Dec 2003 (UTC)
Li verkis naŭatle; kiam li vivis (1401-1472) la hispanoj ankoraŭ ne estis alvenintaj en Amerikon. Kompreneble, ni konas lian verkon pere de hispanaj tradukoj kaj, pro tio ke li vivis en la teritorio de la nuna Meksiko, ekzistas la tendenco konsideri lin meksika verkisto. Eble konvenus krei apartan sekcion se ne nur por la naŭatla literaturo, ja por la praamerikaj (ekz-e, la majaa Popol Vuh, kaj aliaj naŭatlaj tekstoj, kvankam la praamerika literaturo estas ĉefe anonima, kaj tre malmultaj verkistoj estas konataj. Vikipediisto:Jorgeluis 14:43, 21.12.2003 (UTC)

Ruĝaj ligiloj redakti

Saluton. Mi ekforigis verkistojn kiuj ruĝas de antaŭ multaj jaroj en tiu listo kaj eĉ ne havas paĝon en la hispanlingva vikipedio.--kani (diskuto) 19:45, 13 jan. 2017 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Hispanlingva literaturo".