Mi ne scias en kiu dikvortaro la vorto staras, eble en PIV (legu pri tiu ĉi "La bona lingvo" de Claude Piron), sed eĉ nek en mia dikvortaro de Erich-Dieter Krause nek en http://vortaro.timo-horstschaefer.de ĝi troveblas; http://www.reta-vortaro.de/revo/ prezentas por "Innovation" la vorton novaĵo. Tutcerte ĝi ne staras en la Fundamento aŭ en la Baza Radikaro Oficiala. Ĉino, en kies gepatra lingvo la vorto ne ekzistas, divenus, ĉu la vorto estas jene legenda: in-ova-ci-o. Laŭ la senco de ĉi tiu artikolo pli taŭgas la vorto "novigo". Ĉiukaze la titolo estas ŝanĝenda en Novigo, ligita kun alidirektiloj el novaĵo (tekniko) kaj eble (nur se fakte iu ajn vortaro enhavus ĉi tiun vorton) inovacio.--Longharulo 13:29, 20 Feb. 2011 (UTC)

Reiri al la paĝo "Inovacio".