Diskuto:Insektoj

Latest comment: antaŭ 8 jaroj by Marek Mazurkiewicz in topic Insekto -> Insektoj
La sekcio "Vivo kaj reproduktado" de ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « insecta » el la itallingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 4905493 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)


Ĉu la ordonomoj estu a-vortoj aŭ o-vortoj ?? Ĉu himenopteraj aŭ himenopteroj ? Antaŭ ol plu krei artikolojn oni sciu kion fari (ĉar se poste oni devos ŝanĝi ĉiujn nomojn..) !

En la PIV uziĝas o-vortoj. Jen estas la insektaj ordonomoj en la listo ĉe la fino de la PIV (1987, 3-a eldono kun suplemento):
Paleodiktiopteroj (Palaeodictyoptera) [fosilia ordo]
Arĥipteroj (Archiptera)
Ortopteroj (Orthoptera)
Tizanopteroj (Thysanoptera)
Hemipteroj (Hemiptera)
Neŭropteroj (Neuroptera)
Koleopteroj (Coleoptera)
Strepsipteroj (Strepsiptera)
Himenopteroj (Hymenoptera)
Dipteroj (Diptera)
Afanipteroj (Aphaniptera)
Triĥopteroj (Trichoptera)
Lepidopteroj (Lepidoptera)
Rimarku ke la PIV listo ne estas kompleta, kaj nur donas ekzemplojn de la plej gravaj ordoj. Tamen mi opinias ke ĝi estas sufiĉa modelo por la esperantigo de la aliaj ordonomoj.  :-)
--Jmb

Insekto -> Insektoj redakti

Mi proponas alnomigi al insektoj ĉar tio estas klaso Ĉu bone? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 11:28, 18 apr. 2016 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Insektoj".