Diskuto:Interkonsento de Kolonjo

Sekvoj redakti

Je la Sekvoj oni havu nur sekvojn de la IdK, ne ion pri nunaj konsideroj pri organiza demando. Tio estas eble io por iu subĉapitro en la UEA-artikolo?--Ziko 23:05, 18. Okt 2007 (UTC)

La IdK signifis fakte la finon de UEA en la origina formo. Ekde 1908 ĝis 1933 estis la individuaj membroj, kiuj formis la asocion kaj kies petoj pri servoj (sub la minaco de ne-re-aliĝo) devis iom direkti la agadon. Ekde tiam (aŭ almenaŭ ekde 1947) ili estas ega minoritato en la komitato. La asocio UEA transiris per la IdK de asocio, kiu devas servi al la membroj, al kuniĝo de landaj asocioj, kiuj volas disvastigi E-on (kaj ne sukcesas en tio). Laŭ mi iel oni devas mencii tion ĝuste ĉe IdK, kie estas la fonto de la problemo. Ja la esperoj, ke la IdK iel plibonigos la staton de asocioj aŭ de Eo ĝenerale komplete vaporiĝis! Kp. cetere eble mian artikolon http://www.esperanto.de/lv.berlin/informilo/ik_e.php?ausgabe=i_2_2005#temo3 pri la malsamaj celoj de individuaj membroj kaj landaj asocioj. - Lu 19:01, 23. Okt 2007 (UTC)
Ne, tiun transiron (ke UEA ne plu volus servi al la membroj) mi ne vidas. Studu la statuton de 1934. Fakte la hodlera koncepto fiaskis multe pli frue. Vd. Die neutrale Sprache". IdK ankaŭ ne estis unuavice por pligrandigi la IM-aron. Viaj tezoj estas sen faktobazo kaj kono de la fontoj, mi supozas. ;-) IdK ne estas fonto de problemoj, sed solvo de tridekjaraj disputoj.--Ziko 13:19, 24. Okt 2007 (UTC)
Reiri al la paĝo "Interkonsento de Kolonjo".