Diskuto:Internacia Fonetika Alfabeto

Latest comment: antaŭ 6 monatoj by 2A02:8070:8E81:6260:E017:B2F6:6186:B68A in topic Ĉu oni uzas la mallongigon "IPA" en Esperanto?

Mi ŝatus havi tekston en la artikolo, paralele en normala Esperanto kaj en IFA. --Hans 14:32, 18. Apr 2007 (UTC)

Ĉu oni ne prefere uzu minusklojn ("Internacia fonetika alfabeto")? redakti

Laŭ mia kono de la lingvo, en Esperanto oni kutime majuskligas nur la unuan literon de nomo, ne la unuan literon de ĉiu vorto en ĝi. 2A02:8070:8E81:6260:E017:B2F6:6186:B68A 09:43, 12 okt. 2023 (UTC)Reply

Ĉu oni uzas la mallongigon "IPA" en Esperanto? redakti

Tra la artikolo aperas nuntempe du mallongigojn por "Internacia fonetika alfabeto": kaj "IFA" (konsistanta el la unua litero de ĉiu el la tri vortoj, kaj tre logika laŭ mi) kaj "IPA" (kiu laŭ mi havas neniun logikon krom ke ĝi estas la anglalingva formo, kaj la valido de tiu ĉi logiko estas laŭ mi tre dubenda). Ĉu oni ne ŝanĝu ĉiun aperon de "IPA" al "IFA"? 2A02:8070:8E81:6260:E017:B2F6:6186:B68A 09:46, 12 okt. 2023 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Internacia Fonetika Alfabeto".