Diskuto:Jakvo SCHRAM

"Alternativa Tutmondisma Movado" ĉu tio ne estas la sama afero ol "Alimondismo" pri kiu jam ekzistas artikolo ? Se jes oni ŝanĝu nomon de la ligo, por ke ĝi irigu al tiu.

Titolo de la artikolo redakti

Laŭ Vikipedio:Titoloj de artikoloj#Esperantigado de nomoj "en la kazo de nomoj de Esperantistoj, oni uzu la formon, kiun tiu Esperantisto preferas uzi en Esperanto". Kiel oni vidas ĉe http://www.ipernity.com/user/jakvo kaj ankaŭ (sube) ĉe http://www.esperanto-sat.info/article1682.html , tiu formo estas Jakvo Schram kaj ne Ŝram'. Mi proponas reŝovi la artikolon al sia antaŭa ejo. -- Robert Weemeyer 11:45, 16. Jan 2011 (UTC)

Prave! Mi preferas ke mia nomo restu kiel ĝi estas kaj preferas Schram. Pri antaŭnomo tio estas mia elekto esperantigi ĝin sed familia nomo estas nomo de familio kaj ne nur de mi.
Jakvo Schram
Konsentite, dankon pro la atentigo! Mi faris la alinomigon al "Jakvo Schram", k nur lasis ĉe komenco mencion, ke tutesperanta formo de la nomo estas Jakvo Ŝram'. --Pimskrabo 15:15, 29 Jan. 2012 (UTC)
Reiri al la paĝo "Jakvo SCHRAM".