Diskuto:Japana desegnita filmo

En ĉi tiu teksto troviĝas la japana koncepto "ŝoŭĝo", sed en la aliaj artikoloj kiel biŝoŭnen, ĝi nomiĝas "ŝouĵo". Kio ĝustas?

--Bab

Kaj "ĝ" kaj "ĵ" estas pravigeblaj. En la Japana ne ekzistas fonologia diferenco inter "ĝ" kaj "ĵ". Kutime oni diras, ke temas per "ĝ"-sono, sed la efektiva sono povas esti tre proksima al "ĵ", kaj tial oni ofte uzas "ĵ" en Esperantigo de Japanaj vortoj. Tio donas la avantaĝon, ke la Esperantigo aspektas iom pli kiel konataj latinliteraj formoj de Japanaj vortoj en aliaj lingvoj, ekz. "ĵudo" similas al "judo". Tamen, se ĉi-okaze temas pri efektiva Esperantigo (ne nura Latinliterigo), ne estas bone uzi "oŭ". Tiaj vortoj ĉiam restas fremdaj en Esperanto, en kiu "ŭ" normale nur aperas en "aŭ" kaj "eŭ". Ŝajnas, ke ĉi-okaze "knaba animeo" kaj "knabina animeo" estas la preferindaj Esperantaj terminoj. Apud ili oni povas mencii la Japanajn nomojn en ne-Esperantigita formo. Bertilo WENNERGREN


La litergrupo "oŭ" ankaŭ ekzistas en esperanto, kvankam ĝi estas efektive nekutima : vidu la vorton poŭpo !!! Do kial ne uzi tiun litergrupon kiam temas pri alilingvaj vortoj esperantigitaj ?

La vorto "poŭpo" estas bona ekzemplo - de tio, ke tiaj vortoj malbone funkcias. Ĝenerale oni preferas la alternativon "pobo". Anstataŭ "toŭfuo" oni preferas "tohuo" aŭ "tofuo". Tiaj vortoj impresas kiel transskriboj de fremdaj vortoj, kaj ne povas facile hejmiĝi en Esperanto. "Alilingvaj vortoj esperantigitaj"? Nu, Esperanto enhavas amasegon da alilingvaj vortoj Esperantigitaj. La tuta lingvo estas bazita je Esperantigo de alilingvaj vortoj. Por ke tiuj Esperantigitaj vortoj funkciu bone en la lingvo, ili adaptiĝu al la kutimoj de Esperanto. Alie ili fiaskas. Se "ŝouĝo" aŭ "ŝoŭĵo" estas nuraj okazaj redonoj de Japanaj vortoj, ne estas problemo. Sed se ni serĉas efektivajn terminojn, kiujn oni uzadu en Esperanto por tiuj filmoĝenroj, tiam ni bezonas ion, kio havas ŝancon hejmiĝi. Kaj, denove, ĉi-okaze mi ne vidas bezonon de io plia ol "knaba animeo" kaj "knabina animeo". Bertilo WENNERGREN

Kial uzi la anglajn nomojn de la animeoj (ekzemple "Revolutionary Girl Utena" anstataŭ "Ŝoŭĝo Kakumej Utena")?

--DenisMoskowitz

Reiri al la paĝo "Japana desegnita filmo".