Diskuto:Kastililingva literaturo

Kial tiu ĉi paĝo estas la sama ol "Hispanlingva literaturo? Vikipediisto:Jorgeluis 2004.01.08


La hispanlingva vikipedio havas es:Literatura española (kiu traktas iberan literaturon) kaj es:Literatura en español (kiu listigas kastilikingvajn verkistojn el ĉiuj landoj el Latinameriko akj el aliaj mondpartoj). Mi sugestas sekvi tiun manieron organizi la artikolojn. Arno Lagrange 11:20, 9. Jan 2004 (UTC)


Nun la artikolo Hispanlingva literaturo devus havi pli ampleksan entenon (vidu es:Literatura española ). Arno Lagrange 11:25, 9. Jan 2004 (UTC)


Nu, la portugallingvaj brazilanoj ne estas latinemerikaj?! Kaj kial la hispanaj kastilingvaj verkistoj ne estas en tiu listo ?


Vi pravas, povus esti artikolo Latinamerika literaturo sen redirekto kaj entenante la portugallingvajn verkistojn. Kaj verkistoj el Hispanio Filipinoj kaj aliaj mondpartoj ekster Latinameriko povus tie aperi : tiel estas en la hispanlingva versio kiun mi sekvis por movi la paĝon. Sed ja restas redaktolaboro farenda por ĉion tion poluri. Arno Lagrange 12:07, 9. Jan 2004 (UTC)

Mi tute ne komprenas la kialon de tiu ĉi artikolo. Ĉu vere la "Kastilia" estas alia lingvo ol la "Hispana"??? En ĉi tiu Vikipedio, oni listigas aŭtorojn ĉefe laŭ lingvo, kaj do Kastililingva literaturo devus esti redirektilo al Hispanlingva literaturo, ne memstara artikolo. Se oni volas krei artikolojn pri regionaj literaturoj, konvenaj titoloj estus ekzemple "Hispan(i)a literaturo" (ĉia literaturo verkita ene de la ŝtato Hispanio, ĉu kastilie, ĉu eŭske, ĉu katalune, ĉu galege, ĉu alidialekte) kaj "Latinamerika literaturo" (ĉia literaturo verkita ene de la kultur-geografia areo nomata Latinameriko). Bab 15:53, 9. Jan 2004 (UTC)

Fakte en la hispanlingva vikipedio la artikolo es:Literatura española temas pri hispania literaturo (ĉiulingva) kaj es:Literatura en español pri literatura kastililingva el ĉiuj landoj. Ĉu ne sekvinda skemo ? Arno Lagrange 16:04, 9. Jan 2004 (UTC)
Jes, la principo sekvindas, sed ni ne povas rekte traduki la titolojn, simple pro tio, ke la Hispana (aŭ Kastilia) kaj Esperanto estas malsamaj lingvoj... Aldonante "-lingva" al la E-aj titoloj, oni eksterdube asertas, ke temas pri iulingva literaturo. Ĉar la E-aj naciadjektivoj ĉiam estas dubigemaj, oni devas tre zorge distingi. Kio estas "Hispana literaturo"? Se oni parolas pri "Hispanlingva literaturo" (aŭ, sinonime, "Kastililingva literaturo"), tiam tre evidentiĝas, ke temas pri ajna literaturo originale verkita en la Hispana (Kastilia) lingvo. Tiuokaze, tute ne gravas la deveno/nacieco de la aŭtoro, kie kaj kiam en la mondo ŝli verkadis ktp. "Hispana literaturo" kaj eĉ "Hispania literaturo" estas konfuzipovaj titoloj, ĉar homoj ĉiam konfuziĝas pri la E-aj naciadjektivoj. Tial, miaopinie, ideala artikolo pri regiona literaturo estus "Literaturo de Hispanio", aŭ eble "Iberia literaturo", inkluzivante la literaturon de najbara Portugalio, kies lingvo tre similas al la Galega.
Kontraste, "Latinamerika literaturo" ne dubsencas, ĉar Latinameriko parte estas kultura koncepto, kaj aparta lingvo "Latinamerika" ne ekzistas. (Kvazaŭ "La Latinamerika estas vaste parolata en Latinameriko"...)
Ĉiukaze, "Kastilia lingvo" kaj "Hispana lingvo" laŭ miaj esperanto-scioj estas sinonimoj. Tial, la du artikoloj devas kunfandiĝi al unu. Punkto.
Bab 17:37, 10. Jan 2004 (UTC)
Eble pri trafe estus paroli pri "Hispanamerika literaturo", kiel ni kutime diras hispane por paroli pri la latinamerika sen la brazila (kiu estas portugal-lingva) literaturo. "Iberia" ampleksus portugalan kaj hispanan, kio estas nekongrua (kvankam la lingvoj parencu). Tiel, la latinamerikan literaturon konsistigas la hispanamerika kaj la brazila (kiu meritas apartan pritrakton disde la portugala). "Hispanlingva" estas kaj la hispana kaj la hispanamerika; "portugal-lingva" estas la portugala kaj la brazila. "Hispana literaturo" estas la produktita en Hispanio, sendepende ĉu ĝi estas en la kastilia, katalana, galega aŭ eŭska. Vikipediisto:Jorgeluis 2004.01.12
Reiri al la paĝo "Kastililingva literaturo".