Diskuto:Kilo (urbo)

En kiu lingvo sonas per j? Ĉu ne kun longa i? Razilklingo 06:25, 20. Okt 2004 (UTC)

En neniu lingvo. La esperantigo Kijlo estas laŭ mi kaprica malrekomendindaĵo. Pli bone estus Kilo (laŭelparole), Kielo (laŭskribe) aŭ Kilonio (latinece, kiel ekz. Ratisbono). Alianomo 17:01, 29. Sep 2009 (UTC)
Saluton. Mi ĵus alinomis la artikolon al Kilo. Bonvolu ne malfari tion sen antaŭa diskuto. Mi trovis ĉi tiun formon en la vortaro "Kleines Wörterbuch Deutsch-Esperanto", de Ullrich Matthias kaj Dietrich M. Weidmann sur paĝo 62. Bedaŭrinde la pli granda vortarego de Krause ne enhavas tradukon. La formo el NPIV Kijlo estas laŭ mia scio la sola vorto kun la sekvo ij. Krome por multaj esperantistoj ij kaj i ne estas distingeblaj, precipe por tiuj, kies denaska lingvo ne distingas vokalojn laŭ longeco. Do tia formo estas evitenda, ĉu ne? --Tlustulimu 10:28, 9 Nov. 2011 (UTC)
Jes, bonege. Kijlo estas sensencaĵo. Kilo estas bona Esperantigo. Mi atentigas tamen, ĉar mi ne volas esti malhonesta, pri tiuj diskutoj, kiujn mi trovis serĉile: 1, 2. Iu Andreas Kueck argumentas favore al Kijlo; siajn argumentojn mi trovas plene nekonvinkaj. Alianomo (diskuto) 19:03, 8 Mar. 2012 (UTC)
Reiri al la paĝo "Kilo (urbo)".