Miaopinie okazis konfuzo inter "koboldo" kaj gnomo rilate al fantasta literaturo ĉi-tie. Ekzemple la Dwarves (ne nanoj, sed nangrandaj fantaziaj estuloj) de Tolkien miascie tradukitis per "gnomoj" de Auld. En la Dana nisse (≈ "koboldo") estas tute alia estulo ol dværg ("gnomo"), eĉ se ambaŭ malaltas. Bab 22:15, 21. Dec 2004 (UTC)

Tio tre eblas. Mi neniel estas spertulo pri koboldoj kaj prenis la rilaton al la fantasta literaturo el la franca kaj angla vikipedioj, kiuj relative abunde priparolas ĝin. Sed mi konfesas, ke ĉe Tolkien ne aperas koboldoj, kaj ke mi neniam vidis koboldon -- kio estas pruvo pri la fakto, ke ili kapablas malvidebligi sin! --Ismo 22:50, 21. Dec 2004 (UTC)

Si mi ĝuste memoras, Tolkien mem en la originalo de The Hobbit uzis la vorton gnome kiel sinonimo de orc, al kiu vorto li tute transiris en The Lord of the Rings. Gunnar Gällmo 17:49, 22. Dec 2004 (UTC)

Tio ne kongruas kun mia memoro, laŭ kiu tolkinaj gnomoj estas bonuloj (ili honeste minas mineralojn), sed orkoj estas malbonaj imitaĵoj, same kiel troloj estas imitaĵoj de entoj. --Ismo 19:20, 22. Dec 2004 (UTC)
Reiri al la paĝo "Koboldo".