Se Kongo estas lando, kiel oni nomu la grandan riveron? -- Davidme

rivero KongoKongo (rivero). --Brion VIBBER

La rivero estas samnoma kiel la du landoj. Simile Gambio, Senegalo, Paragvajo, Urugvajo k.a. nomoj estas kaj por rivero, kaj por lando.

Kiam necesas distingi, estas plej facile diri "la rivero Kongo", "la lando Kongo" k.s. Sed ankaŭ eblas "la Kongo-rivero", "la Kongo-lando". Tiu lasta dirmaniero ŝajnas al mi iom pli konvena por nomi riverojn ol por nomi landojn, sed tio eble estas nur mia privata gusto.

Alia afero estas nomi Vikipediajn artikolojn. Tiam "Kongo (rivero)" estas la ĝusta formo.

La vorto "Kongo" estas uzata ankaŭ por nomi lingvon ("kikongo"), kaj popolon (verŝajne "bakongo" aŭ simile). Ne ĉiuj anoj de la landoj Kongo estas etne ankaŭ konganoj (anoj de tiu etno, de kiu originas la Konga lingvo). Laŭ mia scio la "veraj" Konganoj estas nur malgranda malplimulto en la du Kongoj. Sed kredeble necesas diri simple "Konganoj" kaj "la Konga lingvo".

Bertilo WENNERGREN

Reiri al la paĝo "Kongo".