Diskuto:La kanto de l' germanoj

Okaze de titolo redakti

De l' germanoj ? Kio estas "l'" ? La ? Ne estus pli bona, "La kanto de la germanio" ? 90.33.49.76 13:15, 5. Feb 2011 (UTC)

Unue, jes, "l'" estas "la", laŭ la 16-a regulo de la gramatiko de Esperanto (...kaj la "a" de "la" povas esti iafoje forlasataj kaj anstataŭataj de apostrofo pro belsoneco). Due, en enciklopedio ne temas pri tio, kio estus pli bona, sed kio estas ĝusta. La titolo estas traduko de la germana nomo de la himno (das Lied der Deutschen), kiu laŭ la artikolo ekestis en 1841. Tiam Germanio ne ekzistis, germanoj jes. Eble tial la poeto uzis la formon "la kanto de l(a) germanoj", kaj nur poste iuj transformis tion al "germani-kanto" (Deutschlandlied).
Aisano 14:46, 6. Feb 2011 (UTC)
Reiri al la paĝo "La kanto de l' germanoj".