Grava problemo pri la vorto laikeco estas, ke nur en la franca ĝi havas la signifon «eksterreligia» kaj eĉ «kontraŭklerikala». Laŭ PIV ĝi signifas «ne apartenanta al pastraro aŭ monaĥaro» aŭ «nefakulo». Mi mem uzas preskaŭ ĉiam la vorton kun tiu senco: «Senkulpigu, sed mi ne povas paroli pri la relativeco de Einstein: en tiu afero mi estas plena laiko», kaj mi diras en aliaj okazoj: «Ili batalas por la eksterreligieco en la lernejoj». Keskastel 13:12, 27. Feb 2005 (UTC)

Reiri al la paĝo "Laikeco".