Diskuto:Lingvoj de la Filipinoj

Rilate al ŝtatoj, kies nomo estas pluralo (plejparte ŝtatoj konsistantaj el multaj insuloj) ekzistas la kutimo uzi la gramatikan artikolon "la". Do la artikolo kaj koncerna kategorio ne estu "Lingvoj de Filipinoj", sed "Lingvoj de la Filipinoj". La ĝisnuna artikolonomo "Lingvoj de Filipinoj" referencas al neekzistanta kategorio "Lingvoj de Filipinoj", sed - kia miraklo - delonge ja ekzistas kategorio "Lingvoj de la Filipinoj". Mi permesas al mi alinomigi la artikolon al la formo "Lingvoj de la Filipinoj". Kaj mi konsentas ke la temo estas prilaborinda, eble mi ankaŭ povos kontribui. Aidas 14:04, 26. Okt 2009 (UTC)

Mi preferas la nomo sen "la", kiu ne necesas, ĉar temas pri nur unu ento. Cetere, notu ke ambaŭ kategorioj ekzistas kaj ke necesas ilin unuigi. --Tonyo 19:20, 29. Okt 2009 (UTC)
Reiri al la paĝo "Lingvoj de la Filipinoj".