Diskuto:Lisbona tertremo en 1755

demandeto redakti

En la komenco de la artikolo oni diras ke mortis pli mapli 10 mil homojn, sed en alia parto de la artikolo oni diras 90 mil en Portugalio kaj 10 mil en Maroko. Do, la demandeto estas, eble en la komenco oni volas diri 100 mil mortintoj??

Gratulon por la artikolo

Saluton, kara amiko! Verdire komence de la artikolo oni diras, ke (certe) mortis pli ol 10 mil, ne pli-malpli 10 mil. Parenteze aperas informo, laŭ kiu aliaj aŭtoroj asertas pri pli alta kvanto, ĉar la nombro varias laŭ aŭtoroj. Tamen pli ol 10 mil certe mortis. Mi kredas, ke ni povus eĉ ŝanĝi tiun nombron al 30 mil. La portugala verkisto Moreira de Mendonça, jam en 1758 (tri jaroj post la lisbona tertremo), per sia verko "Historia Universal dos Terremotos" (t.e. Universala Historio de la Tertremoj), informis pri pli ol 30 mil mortintoj (tiun oni povas legi ĉi tie, en la portugala). Tamen post la laboro de Mendonça kompreneble aperis aliaj analizoj, kiuj aldonis pli da mortintoj al tiu tragedio. Nuntempe mi laboras en aliaj projektoj, tamen kiam eble mi indikos pli da referencoj. Dankon pro via atento, kara! -- Fernando Maia Jr. 06:10, 29. Feb 2008 (UTC)
Thom, mi verkis tion supran sen vidi vian ŝanĝon. Nu, ni povas lasi la kvanton 100 mil, tamen ĝi ne estas pro la konkludo komencinta tiun diskuton. Mi forigis la parentezon laŭ kiu aliaj aŭtoroj opinias pri pli alta kvanto, ĉar praktike neniu opinias pri kvanto tiom pli alta ol 100 mil, ĉu bone? -- Fernando Maia Jr. 06:27, 29. Feb 2008 (UTC)
Nu, mi ĵus ŝanĝis la nombron al "inter 60 mil kaj 100 mil", ĉar tio estas la hipotezo akceptita de la originala anglalingva artikolo. Ĉu akceptebla ? 10 mil ĉiukaze ŝajnas al mi tro malgranda nombro. Thomas Guibal 07:59, 29. Feb 2008 (UTC)
Tute certe. Dankon! -- Fernando Maia Jr. 08:40, 29. Feb 2008 (UTC)

Stelo apud en: kaj fr: redakti

Karaj, ĉu vi scias kiel meti stelon apud la ligilon al la angla kaj franca vikipedion? Mi provis, sed mi ne sukcesis!... -- Fernando Maia Jr. 20:26, 3. Feb 2008 (UTC)

Pri kelkaj vortoj/terminoj uzitaj en tiu artikolo redakti

  • Surcentro: mi konis tiun vorton dank' al ĉi tiu artikolo. Mi opinias, ke ĝi taŭgas. Ĝi estas simila al la vortoj transviola, transruĝa, provoj fari vortojn propre esperantaj. Mi ne defendas nek atakas tion. Mi nur ŝatas kelkajn vortojn.
  • "landoj, kiaj": mi preferas "landoj, kiaj" ol "landoj, kiel". La unua formo estas pli trafa kaj bone uzata en E-o. Kia indikas tipon/specon/ekz-on, dum kiel manieron. Uzi "kiel", mi kredas, oni ŝuldas al naciilingva influo (kia/kiel la mia, portugala). Mi trovis bonan kvanton da okazo "kiaj", sed al mi ne gravas se la aliaj preferos "kiel".
  • Jarcento de la Lumoj: en la portugala ni nomas tiun tempon "Iluminismo" (preskaŭ kiel la angla "Enlightment"). Pro tio mi emas preferi vorton, kia "lumismo". Mi ne scias ĉu tiu "klerismo" estas jam firma en E-o. Kvankam mi ne tiom ŝatas ĝin, mi trovas ĝin justa. Same por "klarismo", sed mi trovas tiun pli stranga. Pro tio mi preferis uzi la formon pli francan Jarcento de la Lumoj, sed mi konfesas, ke influis min tio, ke mi opinias Francujon kulture lumplena lando.
  • Sublimo: malfacila elekto mia. Mi ne scias, kiel e-igi la vorton "sublime", ia filozofia koncepto. Tiu koncepto gravas por la Jarcento de la Lumoj.
  • "retremo": sismologia koncepto, kiun mi aŭdacis reprezenti pri tiu propre esperanta vorto. Ĉar Narvalo (kaj mi antaŭvidis tion) konfuzis kun tajperaro (tertremo), mi do ŝanĝis al la simpla "ripeto".

-- Fernando Maia Jr. 22:24, 8. Feb 2008 (UTC)

Portugalujo aŭ Portugalio redakti

Mi vidis, ke vi uzas en la artikolo la fundamentan formon "Portugalujo". En la vikipedia manlibro oni petas nepre uzi la formon "Portugalio". Ĉu intertempe okazis voĉdonado por reveni al la fundamenta formo? Scivoleme, Bea 08:56, 13. Feb 2008 (UTC)

Saluton, Bea! Nun mi scias, kial oni preferas la malfundamentan formon... Mi eĉ ne konis tiun parton de la manlibro. Mi uzas Portugalujo'n simple ĉar tiel mi lernis. Sed se oni preferos la malfundamentan, oni volonte ŝanĝu. Tio ne gravas por mi. Mi verkas por Vikipedio konscie, ke oni povas ŝanĝi kvazaŭ laŭvole la tekston, eĉ per tiaj nenecesaj reguloj. -- Fernando Maia Jr. 09:19, 13. Feb 2008 (UTC)

ADLS-diskuto redakti

Proponita de Thomas Guibal 07:15, 10. Feb 2008 (UTC)

  • Por:
  1.   Por: Alaŭdo ۩ 14:17, 12. Feb 2008 (UTC)
  2.   Por: Bea 15:36, 12. Feb 2008 (UTC)
  • Kontraŭ:
  • Detenas:
  • Komentoj:
Reiri al la paĝo "Lisbona tertremo en 1755".