Diskuto:Listo de saksaj verkistoj kaj poetoj transilvaniaj

Mi proponas nepran ŝanĝon de la titolo pro erara kaj miskompreniga uzo de "saksa". Mi scias, ke la germanlingvanoj en Transilvanio tradicie estas nomataj "saksoj". (Same en Finnlando ĉiuj germanoj estas nomataj "saksoj".) Tamen la transilvanaj germanoj rilatas nek al la ĝermana tribo de la saksoj nek al la germana federacia lando Saksio nek ilia dialekto apartenas al la saksaj dialektoj. Ili estas simple germanoj. Pli preciza termino povus esti transilvanaj germanoj. Do mi proponas novan titolon: Listo de germanaj verkistoj el Transilvanio. Aŭ simile. (Ankaŭ poetoj estas verkistoj.) -- Dirk Bindmann 19:54, 14. Aŭg 2007 (UTC)

Reiri al la paĝo "Listo de saksaj verkistoj kaj poetoj transilvaniaj".