Diskuto:Listo de poemoj de Katulo

do ĉi tie "verso" signifas poemo, ne verso, do kial ne diri "poemo" (aŭ se oni preferas poempeco) ?

Mi rigardis la difinon ĉe la Reta Esperanto Vortaro, kaj miaopinie "verso" estas la plej taŭga elekto. "Poemo" estus io pli longa, ol tiuj, kiujn Katulo skribis.


Mi ne scias, kiu enkondukis ĉi tie la strangan _verso_ anstataŭ la sole ĝustan _poemo_. Verso etimologie devenas de la Latina _vertere_ = _turniĝi_, nome ke oni atingas la lokon kie la plumo turniĝas (reiras al la komencopunkto por denove ekskribi tie). Verso simple - en poezio - estas unu sola linio. Poemo estas poezia verkaĵo, ĉu granda (ekzemple Iliado de Homero) aŭ malgranda (ekzemple n-ro 85 de Katulo: "odi et amo ..." etc), ne grave - sed _poemo_ estas poezia verkaĵo kun sia propra strukturo. Katulo verkis poemojn, kutime malgrandajn poemojn (vidu elegioepigramo) sed kelkfoje ankaŭ vere longajn - nome malampleksajn epopeojn (Latine Epyllia) kiel ekzemple n-ron 64. Interne de la Akademio de Esperanto ni antaŭ nelonge diskutetis ankaŭ iom pri tiaj kaj similaj terminoj, kaj kun bedaŭro konstatis, ke foje - supozeble sub influo de kelkaj eraroj en vortaroj - oni misuzas _verso_ por _poemo_. Kaj jen mi trafis klaran ekzemplon ĉi tie! Same kiel foje oni malĝuste uzas _eposo_ anstataŭ _epopeo_. Gerrit Berveling

Reiri al la paĝo "Listo de poemoj de Katulo".