Diskuto:Louis Pasteur

Latest comment: antaŭ 2 jaroj by Kani

Mi tre deziras, ke nia Esperanta enciklopedio superu la aliajn pro sia ekzakteco. Oni komparu la nunan tekston pri Pasteur kun la alilingvaj kaj oni konstatos, ke estas erare skribi: «Li unue instruis kiel profesoro en Dijon kaj Strasburgo»; fakte li estis nur instruisto en Diĵono kaj ne profesoro en Strasburgo sed anstataŭanto». Ĉu tio estas detalo viaopinie? Keskastel 11:10, 26. Feb 2005 (UTC)

Ne, tio tute ne estas "detalo". En enciklopedio ne ekzistas detaloj, nur pli aŭ malpli gravaj faktoj. Eraro estas eraro, eĉ se alilingvaj vikipedioj ĝin prezentas. Bab 07:27, 14. Apr 2005 (UTC)

Ĉe la fino de la kvina alineo troviĝas la jena frazo: Post ses anoj li fine triumfis antaŭ la kompetentuloj. Mi dubas pri la vorto anoj. Ĉu vere temas pri membroj? Membroj de kio? Kaj kiel "post"? Ĉu tempe aŭ space? Mi supozas, ke eble temas pri jaroj, sed ne certas, kaj hezitas fuŝi la sencon. --Oryanw 07:28, 21. Sep 2006 (UTC)

Mi plibonigis la artikolon sed la biografia parto (1, 2 kaj 3) estas plibonigenda.--kani (diskuto) 21:48, 1 feb. 2022 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Louis Pasteur".