Karaj aŭtoroj! rilate la artikoltitolon du aferoj ne konvinkas min:

  1. duobligo de konsonanto estas fremda al Esperanto kaj oni do prefere plurfoje pripensu ĉu eviteblas ĝi
  1. luddism(o) estas vorto konata al historie klera parto de la anaro de la angla kaj franca lingvoj (...aldonu pliajn lingvojn laŭ via scio) - ĉiukaze por eta malplimulto de la mondo. Ĉiuj aliaj devus nove lerni kaj la vorton kaj ĝian signifon. Kontraste vorto kiel ekzemple maŝindetruismo klarigas sin mem.

Amike kaj scivole salutas Montanesko 14:53, 24. Feb 2005 (UTC)

Bone. Duobligo de konsonantoj estas malofta, sed ekzistanta. Vidu Finnlando, Finnoj, ne Finlando, Finoj, kial ne? Ĉar Finnlando ne estas lando de fino, sed de Finnoj. Portugallingve kaj Hispanlingve oni diras Ludismo, sed Esperanto, 'ludismo' rilatus al ludo, ne al Ludd. Ludd estas propanomo, mi jam uzis, ekzemple, Keynesismon, kun y tutfremda al Esperanto. Vi mem sentis 'ludismon' stranga, pro tio proponis maŝindestruismon tute ne internacia. Roberto 20:35, 24. Feb 2005 (UTC) Krome en la germana vikipedio: Luddismus; en la rusa Луддит (Luddit); en la finnlanda: Luddiitit.

Reiri al la paĝo "Luddismo".