Diskuto:Ludwig van Beethoven

Ĉu la elparolo estas vere [LUDvig van BEThoven]? Mi kredas ke la normala germana elparolo estas [LUDviŝ fan BEThofen], kun ŝ por "ich-laut"; kaj la nederlanda proksimume LIDviĥ fan BEThofe, kun f por tiu nederlanda sono meze inter v kaj f. (Verŝajne li mem elparolis sian nomon germane.) Gunnar Gällmo 18:43, 4. Jan 2005 (UTC)

Dankon pro la sciigo — mi kontrolis la IPA-manlibron kaj trovis vin plene prava. --znusgy 21:08, 4. Jan 2005 (UTC)

Kial la majuskla "VAN"? En enciklopedioj oni laŭ mia scio normale trovas lin sub B, ne sub V, do devus esti "Ludwig van BEETHOVEN". Gunnar Gällmo 17:10, 24. Maj 2005 (UTC)

Du informkestoj redakti

Saluton, gekaraj. Mi pensas, ke la dua, pli ĝenerala informkesto, nome pri artisto, estas superflua. Do ni metu la tieajn informojn en la unuan informkeston, nome pri muzika artisto, se eblas. Kaj poste forigu la duan. Amike --Tlustulimu 11:08, 8. Feb 2011 (UTC)

Reiri al la paĝo "Ludwig van Beethoven".