Diskuto:M5
Lingva demando:
Ĉi tiu objekto ... Ni tre ofte uzas la esprimon "ĉi tio" ankaŭ por distancaj aferoj, en ĉi tiu kazo eĉ por ekstreme distancaj :-)). Mi pensas, ke ĉi tio (resp. ĉi tiu) nur estu uzata por proksimaj objektoj, ĉiuj aliaj estu nur "tio" resp. "tiu".
En germana lingvo oni povas distingi inter "dieses" = ĉi tiu kaj "jenes" , en angla this kaj that, en japana ankaŭ ekzistas du esprimoj: kono kaj ano .
Mi pensas, ke ni evitu la esprimon kun ĉi, se ne vere intencita. Kion vi pensas?
--Hans 14:53, 13. Jun 2007 (UTC)