Diskuto:Maria Tereza (Aŭstria)

Labor-plano je Maria Tereza kaj rilataj aferoj redakti

Kiom ofte Terezia, Teresia, Tereza redakti

En la diskuto iu (mi petas pardonon, mi forgesis kiu) proponis uzi la internacian formon Tereza. Mia instinkto de iama terminologia laboranto (Terminologiaj Principoj) kaj mia 35-jara esperantisteco konsilis al mi preferi Terezia.

Mi decidis esplori tion kun helpo de GOOGLE:


demando vortoj trovita kiom foje
Tereza Esperanto 4430
Terezia Esperanto 76
Teresia Esperanto 62
- -
Maria Terezia esperanto 60
Maria Teresia Esperanto 42
Maria Tereza Esperanto 759

MIA KONKLUDO do estas, ke TEREZA estas internacie plej ofte uzata. Krome ankaŭ la Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto konas nur la formon Tereza, la aliaj ne estas menciitaj.

Neces do NEPRE en ĉiuj artikoloj uzi tiun ĉi nomon – Sankta Tereza, Tereza de Kalkato, Maria Tereza, ktp.


Signifaj rilataj artikoloj redakti

Kiu estis Maria Tereza (Aŭstria) helpas ekkompreni signifon de (necesas funde priesplori kaj priskribi):

  • Pragmataj Sankcioj – ja estis en la historio pluraj, ne nur tiu de Karolo la 6-a
  • Imperiestro de Sankta Romia Imperio – la meĥanismo de elektado kaj procedo, kiel germana reĝo iĝis roma imperiestro en la tempo de Maria Tereza – interese, ke ekde iu momento en la historio oni elektis imperiestron sen vojaĝo al Romo kaj sen kronado fare de la papo, kaj oni difinis, ke kiu fariĝas germana reĝo, farigaxs aŭtomate romia imperiestro – kaj Maria Tereza, interalie, ne havis la titolon de germana reĝino
  • Sankta Romia Imperio – la ideo de renovigo de la romia imperiestreco, la genezo, evoluo kaja ŝanĝiganta terminologio kaja de la regno kaja de la imperiestro, ĝis la fino en 1806, kiam Francisko la 1-a rezignis al la titolo „imperiestro romia“ kaj uzis nur la titolon „imperiestro aŭstria-hungaria“
  • Maria Tereza (Hispania) – samnomulino, ankaŭ habsburgino, necesas disambiŭigi ilin


Subteno de Narvalo redakti

Ŝajnas, ke ŝi rajtis iĝi imperiistrino, sed aliaj regantoj ne akceptis la Prgamatica-n Sanctio-n. Ĉu iĝis imperiestro Frideriko la 2-a? Mi sekvasemajne plu esploros, mi forestos 5 tagojn. Narvalo 16:11, 15. Jun 2005 (UTC)

Ŝajnas, ke ŝi rajtis iĝi imperiestrino, sed aliaj regantoj ne akceptis la Prgamatica-n Sanctio-n. Li ŝajnas esti neniam imperiistino de Romia Imperio (aŭ estis memnomumita), sed oni nomis ŝin imperiisto-edzino post elekte de sia edzo en 1745 al Romia Imperiestro. Eble germana vikipedio kaj mia leksikono pravas. Narvalo 16:42, 15. Jun 2005 (UTC) Citita el "[1]"

Laste redaktita je 16:42, 15. Jun 2005. La enhavo estas havebla sub GNU Free Documentation License.

Subteno de Montanesko redakti

(la sekva teksto estas kopie el la Diskuto_Patr Tomasovsky) Mi ne intencas partopreni vian diskuton. Eble tamen la sekva citaĵo povus iel helpi(?):

Germana vikipedio: Maria Theresia war Habsburgerin, Erzherzogin von Österreich und Königin Ungarns und Böhmens von 1740 bis 1780. Obwohl häufig als Kaiserin genannt, war Maria Theresia niemals Kaiserin des Heiligen Römischen Reiches. Seit der Wahl ihres Mannes Franz I. Stephan (1708–1765) zum Kaiser 1745 nannte sie sich jedoch "Römische Kaiserin".

Resume: Kvankam ofte nomata imperiestrino, ŝi neniam estis tio. Tamen post kiam ŝia edzo fariĝis i., ŝi nomis sin "Romia i."

Iom alie tekstas en la angla vikipedio: She became empress... -tamen kun la klarigo: ...when her husband was elected Holy Roman Emperor.

Ĉu mi do ĝuste komprenis ke ŝi ja estis imperiestra edzino sed ne imperiestrino en tiu strikta senco, ke ŝi regis la imperion? (Simile kiel edzino de profesoro ne estas profesorino -se ŝi ne mem plenumas profesoran oficon, kompreneble-). --Montanesko 12:15, 8. Jun 2005 (UTC)


Respondendaj demandoj pri Maria Tereza redakti

1-e Se Maria Tereza Aŭstria estis imperiestrino, ekde kiam ĝis kiam?
laŭ pluraj fontoj ŝi estis edzino de imperiestro inter 1745 kaj 1765
2-e Kiu elektis ŝin imperiestrino?
neniu elektis ŝin, virinoj ne povis esti elektitaj imperiestro tiutempe
3-e Kiam kaj kie ŝi estis kronita kiel imperiestrino?
ŝi ne estis kronita kiel imperiestrino (ŝi ne regis la Romian Imperion), nek kiel edzino de la Imperiestro en 1745 en Frankfurto (ŝi rifuzis tion)
4-e Ĉu ŝi regis la Sanktan Romian Imperion?
ne ŝi ne regis tiun Imperion; ŝia edzo estis la Imperiestro
5-e Kiu estis la teritorio de la Sankta Romia Imperio (SRI)?
la teritorio estis proksimume la sama, kia estis la iama Orient-Franka Imperio
6-e Kiu estis la teritorio, kiun regis Maria Tereza?
ĝi inkludis precipe Aŭstrion, Landojn de la Ĉeĥa Krono (Bohemio, Moravio, Silezio), okcidentan trionon de Hungario (la orienta parto estis okupita fare de Osmana Imperio), plus pluraj malgrandaj germanaj ŝtatetoj
7-e Ĉu la titolo Imperiestro implicas, ke la persono regas la teritorion SRI, aŭ ĉu ĝi estis nur honora titolo?
la Imperiestro estis honora reganto de pluraj katolikaj landoj en Eŭropo, kiu havis sian propran landon (estis reganto en sia lando) kaj estis elektata fare de aliaj regantoj-elektantoj (germane: Kurfirsten, angle:Princes-electors, latine:Electores) kiel ilia Imperiestro - li devis esti defendanto de Romo kaj de la Kristana Eklezio, li organizis komunan defendon de la Imperia landaro kontraŭ malamikoj (ekz. kontraŭ la Osmana Imperio)
8-e Kiun titolon havis ŝia edzo, kaj kiun teritorion li regis?
ŝia edzo estis Francisko la 1-a Stefano Lotaringa(arĥiduko de Lotaringo, post la interveno de Karolo la 6-a li perdis sian Lotaringon kaj ricevis la arĥidukejon Toskanan)
9-e Kiu estis ĉeĥa reĝo inter 1740 kaj 1745? Kaj kiu estis la Imperiestro de SRI inter 1740 kaj 1745?
inter 1740 kaj 1780 estis seninterrompe la ĉeĥa reĝino Maria Tereza, inter 1740 kaj 1742 okcidentan parton de Bohemio okupis la Bavara Princo-Elektisto Karolo kaj lasis sin kroni kiel ĉeĥa kontraŭ-reĝo "Karolo la 3-a" - tiu poste en Frankfurto kronita kiel romia Imperiestro "Karolo la 7-a" - sekve militvenkita fare de la habsburga armeo kaj restis sen iu ajn teritorio, kiun li povus regi; ekde 1745 (kiam Karolo la 7-a mortis) estis elektita la Imperiestro la edzo de Maria Tereza
10-e Kiel oni povas klarigi la strangan situacion, ke Maria Tereza estis alparolata „imperiestrino“ kaj samtempe eĉ unu listo de la imperiestroj de SRI (laŭ multaj fontoj) ne entenas ŝian nomon?
..
11-e Ĉu ekzistas diferenco inter „havi la titolon de imperiestro“ kaj „regi kiel imperiestro“?
..
12-e Ĉu la simpla transskribo „ŝi estis imperiestrino“ ne implicas, ke „ŝi regis kiel imperiestro“ kaj ankaŭ „ŝi regis la teritorion de la Sankta Romia Imperio“? Ĉu ne decas klarigi, ke tiuj ĉi modernaj implicoj ne estas vero, ke pli proksime oni estas al la vero, ke ŝi havis nur la titolon pro sia edzo, kiu regis kiel Imperiestro de SRI, ĉar nur li estis dum ŝia tempo elektita tia?
..
13-e Ĉu estas konataj pluraj literaturaj fontoj pri Maria Tereza, por ke oni povu skribi neŭtralan artikolon?
Petro uzis jenan literaturan fonton: ...

Arĥivo de ĉiuj ĝisnunaj informoj pri Maria Tereza redakti

1. Maria Terezo de Aŭstrio - Versio je 21:27, 22. Mar 2005 http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Maria_Terezo_de_A%C5%ADstrio&direction=prev&oldid=195136 20:45, 25. Jan 2005 Ismo (artikoleto pri la plej konata tiunoma virino)

Ekzistis pluraj virinoj kun la nomo Maria Terezo de Aŭstrio, el kiuj la ĉi-sekva estas klare la plej konata.

Maria Terezo de Aŭstrio, naskita je la 13-a de majo 1717 en Vieno, mortinta je la 29-a de novembro 1780 samloke, apartenis al la habsburgoj, filino de Karolo la 6-a. Ŝi estis arkidukino de Aŭstrio kaj reĝino de Hungario kaj de Bohemio. Danke al la Pragmata Sankcio, deklarita de ŝia patro, ŝi povis kiel virino heredi la regadon de la habsburga regno. De kiam en 1745 ŝia edzo Francisko la 1-a Stefano estis elektita imperiestro de la Sankta Romia Imperio, ŝi nomis sin imperiestrio. Al ŝia konateco kontribuis la arĝenta Maria-Tereza Talero, monero tampita ek de 1741 kun ŝia bildo sur la averso. Oni kalkulas, ke inter 1751 kaj 2000 oni stampis preskaŭ 400 milionojn da ĝi; ĝi dum longa tempo estis tre populara monero en norda Afriko kaj kelkaj arabaj landoj, kie ĝi estis nomata Abu noqta (patro de la punkto, pro la vico de punktoj sur la diademo), Abu tajr (patro de la birdoj, pro la dukapa aglo) aŭ Abu riŝ (patro de la plumoj, same pro la aglo).

Vidu ankaŭ:

Plenaj indikoj pri imperiestrino Maria Teresia.


2. Maria Teresia - Kiel registrite je 04:51, 24. Jun 2005 http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Maria_Teresia&oldid=241296 21:22, 22. Mar 2005 Petr Tomasovsky (bv. korekti kelkajn geografiajn nomojn)

Historio - Aŭstrio - Ĉeĥio - Hungario - Maria Tereza

Maria Teresia (1742 – 1780)


kroniga monero de MT M. THERESIA. D. G. R. -IMP. HU. BO. REG. Maria Theresia Dei gratia Romanorum imperatrix Hungariae, Bohemiae regina Maria Teresia, Reĝino de Hungario, Ĉehio, Romia Imperiestro je volo de Dio

• ŝi naskiĝis la 13-an de majo de 1717
• gepatroj: Karolo la 6-a Habsburgo – imperiestro romia kaj Elizabeta Christina (filino de duko brunŝvika)
• imperiestrino romia, reĝino ĉeĥa, hungara, germana, lombardia, kroatia kaj slavonia, arĥidukino aŭstriakaj dukino karintia, stira, krajna, silezia, luksemburgia, milana, mantua, brabanta, limburga, flandra kaj granddukino toskana, grafino tirola, gorizia, istria kaj henegovia.
• ŝi estis baptita kiel: Maria Theresia Walburga Amalia Christina
• ŝi parolis latine, germane, itale, france kaj hispane
• 1717 – 1736 ŝi estis edukata por transpreno de trono en la monarĥio
• la 12-an de februaro de 1736 – ŝi edziniĝis al Francisko la 1-a Stefano Lotrina
• 1738 ŝi forveturis kun la edzo al Toskanio
• la 20-an de oktobro de 1740 post la morto de Karolo la 6-a eksplodis milito je heredaĵo aŭstria
• la 20-an de novembro de 1740 ŝi estis kronita je arkidukino aŭstria
• 1741 prusia reĝo Frederiko la 2-a de Prusio invadis Silezion kaj li konkeris ĝin
• la 10-an de aprilo de 1741 aŭstria soldataroj malvenkitaj de Prusio ĉe Molvico
• junio de 1741 Maria Teresia ekvojaĝis Hungarion
• la 25-an de junio de 1741 kronado je hungara reĝino
• novembro de 1741 bavariaj soldataroj konkeris Ĉeĥion kaj Supran Aŭstrion
• la 17-an de majo de 1742 Aŭstrio malvenkita de Prusio ĉe Chotusice
• la 11-an de junio de 1742 per paco en Vroclavo Maria Teresia rezignis pri Silezio kaj Klodsko
• la 29-an de aprilo de 1743 Maria Teresia enveturis Pragon, kiu estis konkerita de aŭstroj
• la 12-an de majo de 1743 kronita je ĉeĥa reĝino
• la 16-an de junio de 1743 reĝino Maria Teresia forveturis Vienon
• la 13-an de majo de 1744 Saksio subskribis aliancanan kontrakton kun Aŭstrio
• aŭgusto de 1744 Frederiko la 2-a de Prusio, timanta pri tio, por ke Maria ne volu rekonkeri reen Silezion, invadis en Bohemion kaj li konkeris ĝin
• novembro de 1744 prusiaj soldataroj estis elpelitaj el la lando
• 1744 Niccolo Pasassi komencis alikonstrui Pragan burgon
• la 22-an de aprilo de 1745 reĝino Maria redonis al Wichttelsbachidoj Bavarion, kiun ŝi antaŭe konkeris kun tio, ke nova elektoro Maksmiliano Josefo elektos Franciskon Stefanon je imperiestro
• la 13-an de septembro de 1745 Francisko fariĝis imperiestro. Maria Teresia ricevis titolon de imperiestrino, sed kiun ŝi tro ne uzis
• 1745 Aŭstrio estis malvenkita de Prusio ĉe Zárov kaj Kesseldorf
• 1746 Aŭstrio venkis ĉe Piacenza francan-hispanan soldataron
• 1747 – 1757 per teresia urbardokumento okazis impostigo de la tuta grundo
• 1748 per paco en Aĥeno Aŭstrio perdis Silezion kaj parton de Lombardio
• la 1-an de majo de 1749 kunigitaj ĉeĥaj kaj aŭstriaj kortegaj oficejoj
• 1751 Maria Teresia enfunkciigis oficejojn de la t.n. regionaj hetmanoj, per kio ŝi transigis administradon de la regionoj el la manoj de nobelaro en manojn la siajn
• 1753 per aŭstria-bavaria monerstampeja kontrakto, al kiu aliĝis ankaŭ resto de la regno (krom Prusio), komencis validi en la teritorio de la regno tolaroj
• 1754 dum la 1-a popolnombrado en Ĉeĥio la reĝlando havis 3 000 000 loĝantojn
• 1754 pastro Prokop DIVIŠ inventis fulmokondukilon
• 1756 – 1763 la sepjara milito je dukolando silezia (aŭstriaj soldataroj kun alternaj sukcesoj subgvide de marŝaloj Daŭno kaj Laŭdono efektivigis vicon da bataloj, sed la perdo de Silezio estis daŭra)
• 1761 reĝino Maria eldonis gorĝan leĝaron
• 1762 emisiigitaj estis la unuaj paperaj bankbiletoj
• 1770 – 1780 reĝino Maria efektivigis ampleksajn ŝanĝojn en lernejafero

• la 5-an de aŭgusto de 1772 aligita reĝlando haliĉa-lodomeria kaj Bukovina

• la 21-an de julio de 1773 papo Klimento la 14-a nuligis jezuitan ordenon
• 1775 ribelo de kamparanoj ĉe Chlumec nad Cidlinou
• la 9-an de aprilo de 1775 Maria Teresia eldonis por la kamparanoj ĝeneralan pardonon
• la 13-an de aŭgusto de 1775 post ampleksaj kamparanaj ribeloj estis eldonita laborega patento
• 1776 Maria Teresia nuligis rajton suferigan
• 1778 – 1779 milito je heredaĵo bavaria. Maria ne sukcesis akiri la tutan dukolandon bavarian, sed sole la t.n. inninan kvartalon
• 1780 konstruitaj fortresoj Terezín kaj Josefov
• la 8-an de novembro de 1780 reĝino Maria partoprenis ĉasadon, en kiu ŝi malvarmumis kaj ŝi malsaniĝis je pneŭmonio
• la 29-an de novembro de 1780 je la naŭa vespere Maria Teresia mortis
• la 3-an de decembro de 1780 ŝi estis sepultita en viena Hofburg. Per ŝia morto finiĝis 250-jara regado de Habsburgoj en Ĉeĥio en rekta linio de la familio. La nova familio estadas iam nomata habsburga-lotrina.

Infanoj de Maria Teresia kaj de Francisko la 1-a Stefano Lotaringa

• la 5-an de februaro de 1737 filino Elizabeto (ŝi mortis la 7-an de junio de 1740)
• la 6-an de oktobro de 1738 filino Maria Anna (en monaĥejo)
• la 12-an de januaro de 1740 filino Maria Karolina (ŝi mortis la 25-an de januaro de 1741)
• la 13-an de marto de 1741 filo Jozefo Benedikto Augusto (imperiestro Jozefo la 2-a)
• la 13-an de majo de 1742 filino Maria Kristina (Alberto Saksiateŝina)
• la 13-an de aŭgusto de 1743 filino Maria Elizabeto (monaĥejo en Innsbruck)
• la 1-an de februaro de 1745 filo Karolo Jozefo (li mortis 16-jara)
• la 26-an de februaro de 1746 filino Maria Amalia (duko Ferdinando la 4-a Parma)
• la 5-an de majo de 1747 filo Petro Leopoldo (kiel imperiestro Leopoldo la 2-a)
• la 17-an de septembro de 1748 filino Karolina (ŝi mortis la saman tagon)

v• la 4-an de februaro de 1750 filino Johanino Gabriela (ŝi mortis 12-jara)

• la 19-an de marto de 1751 filino Maria Jozefino (ŝi mortis 16-jara)
• la 13-an de aŭgusto de 1752 filino Maria Karolina (Ferdinando la 4-a Parma)
• la 1-an de junio de 1754 filo Ferdinando (edzino Beatrix von Este)
• la 2-an de novembro de 1755 filino Maria Antoinetta (edzo Ludoviko la 16-a)
• la 8-an de decembro de 1756 filo Maksmiliano (princo-elektisto kolonja)

Ŝi estis ankaŭ baptopatrino de BRUNSZVIK Teréz, portanta la saman virinan nomon, Tereza kiel ŝi. Vidu ankaŭ Imperiestroj de la Sankta Romia Imperio Literaturo

• [1] ĉeĥa interreta fonto (persona paĝo)-traduko al Esperanto en la Diskuto:Maria_Teresia


3. Maria Terezia - Kiel registrite je 09:57, 6. Jun 2005 http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Maria_Terezia&diff=prev&oldid=154210 09:50, 6. Jun 2005 Jan (NOVA-ttre interesa historio! - historiistoj, mi petas, plibonigu la artikolon!)

Maria Terezia aŭ Maria Teresia (la 13-an de majo 1717 - la 29-an de novembro 1780), ragantino de la Habsburga regno, sed ne "imperiestrino roma" aŭ "sankta-romia cesarino". Ŝi estis, surbaze de la t.n. "pragmata sankcio" fare de la imperiestro Karolo la VI-a, heredintino de la habsburga heredaĵo. La imperiestro ne havis filon, kiu povus estis la imperiestro-sekvanto. La titoloj de Maria Terezia:

-reĝino hungara 1740-1780
-reĝino ĉeĥa 1740-1780 (kronita 1773 en Prago)
-arĥidukino aŭstria 1740-1780
-dukino kastilia 1740-1748

Ŝia patro estis Karolo la VI-a, Sankta-romia Imperiestro. Ŝia edzo estis ekde 1745... Ŝia filo estis Jozefo la II-a, Sankta-romia Imperiestro. Vidu ankaŭ Imperiestroj de la Sankta Romia Imperio



Ĉi tiu artikolo pri "Maria Terezia" ankoraŭ estas ĝermo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono «redaktu». Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.




4. Maria Tereza (Aŭstria) - Versio je 13:25, 1. Jul 2005 http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Maria_Tereza_%28A%C5%ADstria%29&oldid=248799 17:23, 17. Jun 2005 Jan (NOVA post stranga "diskuto" kun Petro)


Historio - Aŭstrio - Ĉeĥio - Hungario - Biografio laŭ datoj Maria Tereza ((13-a de majo 1717 - 29-a de novembro 1780), nomata „Ŝia Imperia kaj Reĝa Moŝto, Princino Imperia kaj Arĥidukino de Aŭstrio, Princino Reĝa de Hungario kaj de Bohemio“, ofte konata nur kiel „Imperiestrino Maria Tereza“, estis la Regantino de la „Habsburga Imperio“ (pli poste tiu ŝtataro estis nomata „Habsburga monarĥio“) inter 1740 – 1780. Ŝi ne estis reganta Imperiestrino de la Sankta Romia Imperio, sed nur nekronita Imperiestrino-edzino. Ŝi naskiĝis kiel Habsburgino, estis baptita kiel Maria Theresia Walburga Amalia Christina, kaj ekestis Arĥidukino de Aŭstrio (), Reĝino de Hungario (), Reĝino de Ĉeĥio (). Ŝi ekestis Imperiestro-edzino, kiam ŝia edzo Francisko la 1-a Stefano Lotrina estis elektita (1745) Imperiestro de Sankta Romia Imperio. Imperiestro tiam signifis „la reganto de la imperio centrigita en Romo, kronita fare de la papo“. La vorto devenas de la latina Imperator, signifanta „militestro“, kiu komence egalis kun Gajo Julio Cezaro. La titolon „Imperiestro de Romio“, poste „Imperiestro de Sankta Romia Imperio“ la unua uzis en la jaro 800 (en Romo kronita fare de la papo Leo la 3-a) la germana reĝo Karolo la Granda. Nepre necesa estis konsento de la imperiaj princoj-elektistoj, germane „Kurfürsten“. Maria Tereza do heredis la politikan povon, sed ne heredis la titolon Imperiestrino Romia, kiu estis honora titolo, nek estis iam ajn tiel kronita, eĉ se tiel ĉi ŝi estis nomata. La mezepoka leĝo ne allasis, ke virinoj estiĝu regantoj, reĝoj aŭ imperiestroj (en la senco „kiu havas la politikan potencon“). Tial ŝia patro, la imperiestro romia Karolo la 6-a eldonis specialan leĝon (aŭ pli trafe „escepton de le tiama feŭda leĝo“), nomatan Pragmata Sancio, kiu interne de la Habsburga Imperio (kiu estis iomete pli granda, ol la teritorio de Sankta Romia Imperio, kies li estis Imperiestro) devis certigi nedisfalon de la landoj sub Habsburga regado. La problemo konsistis en tio, ke la Pragmata Sankcio de Karolo la 4-a ne estis plene internacie akceptita. Maria Tereza heredis post morto de sia patro la politikan povon super ĉiuj Habsburgaj landoj, sed oni en Eŭropo ne akceptis tion. Pluraj reĝoj kaj dukoj milits kontraŭ ŝi. Ŝia la plej danĝera milita malamiko estis la Prusa Reĝo Frideriko la 2-a Granda. Paradokse, li estis antaŭ ŝia alternativa fianĉo, kaj post morto de tiu ĉi admirinda, heroa kaj politike talentita virino, li sola honorinde faris adiaŭan je ŝia memoro. Enhavo [kaŝu]

• 1 Historia esploro de Palacký-Universitato Olomouc
• 2 Terezaj militoj kaj perdoj
• 3 Terezaj reformoj
• 4 Kunregado kun la filo Jozefo la 2-a
• 5 Terezidoj
• 6 Rigardu ankaŭ
• 7 Eksteraj ligoj
• 8 Literaturo

[redaktu] Historia esploro de Palacký-Universitato Olomouc Kiam estis post morto de tn. "nominala imperiestro" Karolo la 7-a fare de princoj-elektistoj elektita a kronita kiel Imperiestro de Sankta roma imperio Francisko 1-a Stefano Lotrina en la jaro 1745, lia edzino, la fakta regantino, Maria Tereza ja la edzon ŝi al Frankfurto akompanis, sed ŝi mem ne lasis sin kroni kiel imperiestrino. [redaktu] Terezaj militoj kaj perdoj Kiam la Bavara Princo-Elektisto Karolo la 7-a, kiu ne konsentis kun la [Pragmata Sankcio]], opoziciis al la regantino Maria Tereza, militatakis kaj milite okupis plurajn teritoriojn de la Aŭstria heritaĵo, inkluzive de la Reĝolando Ĉeĥio, kie li lasis sin proklami Ĉeĥa reĝo. Tiu ĉi „kontraŭ-imperiestro“ estis, laŭ Okcidenta historia literaturo „nominala imperiestro“ dum la jaroj 1742 – 1745. Dum aliaj historiistoj konsideras la intervalon inter 1740 (morto de Karolo la 6-a) ĝis 1745 (elekto de Francisko la 1-a Stefano Lotrina) Interregno (rilatanta al Sankta Romia Imperio). Honto de la ĉeĥa nobelaro estis granda, kiam Maria Tereza milete reakiris Ĉeĥion kaj estis en Prago 1743 solene kronita Ĉeĥa Reĝino. Post milita akiro de Bavario fare de Maria Tereza, Karolo la 7-a restis la „imperiestro“ sen ajna teritorio – li devis fuĝi eĉ el Bavario, kie li (antaŭ la provokita milito kontraŭ teritorioj de Maria Tereza) havis povon almenaŭ kiel Princo de Bavario. Sed la Regantino estis mizerikorda kaj al la ĉeĥa nobelaro, kaj al la Karolo la 7-a. Neniu el ili estis pro tio punita. [redaktu] Terezaj reformoj

[redaktu] Kunregado kun la filo Jozefo la 2-a Post morto de ŝia edzo en 1765, ŝi dividis sian politikan regopovon kaj kunregis kun sia filo Jozefo la 2-a, kiu estis en la sama jaro elektita imperiestro de Sankta Romia Imperio. [redaktu] Terezidoj 1. … … 16. …

[redaktu] Rigardu ankaŭ Imperiestroj_de_la_Sankta_Romia_Imperio Pragmata Sankcio Sankta_Romia_Imperio Maria Tereza (Hispania)

[redaktu] Eksteraj ligoj

• [1] Moneroj kaj graco-medaloj 1740-1789 (aŭstria web en la angla)
• [2] Konvencia tolaro-matrico ekde j. 1751
• Maria Tereza ne lasis sin kroni kiel imperiestrino (en la numero 14, Universitato de Palacký, la universitata gazeto „Žurnál UP“, historiisto docento Fiala, paĝo 7)

[redaktu] Literaturo

• Petr Čornej, Panovníci Svaté říše římské, eldonejo Práh, 1994, ISBN 80-85809-27-3 (elĉeĥa titol-traduko: Regantoj de la Sankta imperio romia)
• Kostlán, Moravcová, Vaníček, Encyklopedie dějin Německa, eldonisto Ivo Železný, 2001, ISBN 80-237-3590-X (elĉeĥa titol-traduko: Enciklopedio de Germanio-historio)
• Jaroslav Kadlec, Dějiny katolické církve III (paĝo. 420), Universitato de Palacký 1993, ISBN 80-7067-285-4 (elĉeĥa titol-traduko: Historio de la katolika eklezio)
• John Haywood kaj kol., Encyklopedie Historie světa, eld. Columbus 1998, ISBN 80-85928-81-7 (elĉeĥa titol-traduko: Enciklopedio de Mondhistorio)


Ĉi tiu artikolo pri "Maria Tereza (Aŭstria)" ankoraŭ estas ĝermo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono «redaktu». Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.


Kodoj:

La historio de redaktoj: Maria Terezo de Aŭstrio Historio de redaktoj (plej lasta | plej frua) Montru (50 antaŭajn) (50 sekvajn) (20 | 50 | 100 | 250 | 500). Klarigo: (nun) = vidu malsamojn kompare kun la nuna versio, (ant) = malsamojn kompare kun la antaŭa versio, M = malgranda redakteto

• (nun) (ant) 22:34, 27. Mar 2005 Umberto (Laŭ propono de Vikipediisto:Petr Tomasovsky mi nuligas la artikolon kaj la intervikiajn ligilojn.)
• (nun) (ant) 22:34, 27. Mar 2005 Umberto (Laŭ propono de Vikipediisto:Petr Tomasovsky mi nuligas la artikolon kaj la intervikiajn ligilojn.)
• (nun) (ant) 21:27, 22. Mar 2005 Petr Tomasovsky (aldonita Maria Teresia)
• (nun) (ant) 10:20, 1. Feb 2005 Roberto
• (nun) (ant) 20:45, 25. Jan 2005 Ismo (artikoleto pri la plej konata tiunoma virino)


Maria Teresia Historio de redaktoj (plej lasta | plej frua) Montru (50 antaŭajn) (50 sekvajn) (20 | 50 | 100 | 250 | 500). Klarigo: (nun) = vidu malsamojn kompare kun la nuna versio, (ant) = malsamojn kompare kun la antaŭa versio, M = malgranda redakteto

• (nun) (ant) 16:14, 16. Aŭg 2005 Petr Tomasovsky
• (nun) (ant) 04:51, 24. Jun 2005 Miroslav MALOVEC
• (nun) (ant) 04:51, 24. Jun 2005 Miroslav MALOVEC
• (nun) (ant) 04:51, 24. Jun 2005 Miroslav MALOVEC (kelkaj ligoj)
• (nun) (ant) 20:29, 18. Jun 2005 Petr Tomasovsky M (→Infanoj de Maria Teresia kaj de Francisko la 1-a Stefano Lotrina - Lotrina = Lotaringa)
• (nun) (ant) 18:21, 17. Jun 2005 Jan (==Literaturo==)
• (nun) (ant) 14:59, 15. Jun 2005 Petr Tomasovsky M (Henegovio)
• (nun) (ant) 14:35, 15. Jun 2005 Narvalo
• (nun) (ant) 12:50, 15. Jun 2005 Narvalo
• (nun) (ant) 12:46, 15. Jun 2005 Narvalo
• (nun) (ant) 12:44, 15. Jun 2005 Narvalo
• (nun) (ant) 12:43, 15. Jun 2005 Narvalo
• (nun) (ant) 11:38, 15. Jun 2005 Petr Tomasovsky (Johano, ci fiulo, ĉu ci estas tiel stultega, ke vi ne kredas, kion ili skribas en multaj fontoj. Ci estas incitanto kaj provokisto, kiu ĵaluzias, ke ne estis akceptita cia artikoleteteto. Hontu!)
• (nun) (ant) 11:24, 15. Jun 2005 Jan (*Ŝi NE estis "imperiestrino de Sankta Romia Imperio", NEK roma reĝino--la argumentoj jam diritaj; multaj fontoj diras ke ĝi estis REGANTINO kaj ne Imp-ino de la Sankta R.I.)
• (nun) (ant) 08:36, 15. Jun 2005 Petr Tomasovsky M (forigo de ĝermo. Mi ne scias, kiel longa artikolo povas esti ankoraŭ ĝermo! Mi vidas, ke kategorio ĝermo estas ĝenerale ŝatata uzata kategorio. Mi estis atakita de Jan.)
• (nun) (ant) 07:34, 15. Jun 2005 Jan (korekto: Ĝermo)
• (nun) (ant) 07:33, 15. Jun 2005 Jan (alvoko al tradukado el aliaj lingvoj - MI DANKAS AL ĈIUJ, KIUJ HELPOS SOLVI PROBLEMON KUN DATUMOJ POR TIU ĈI ARTIKOLO)
• (nun) (ant) 07:10, 15. Jun 2005 Jan (la ŝablono NPOV - neneŭtrala)
• (nun) (ant) 07:08, 15. Jun 2005 Jan (intrese: VANDALISMO SUR SIA PROPRA VERKO:(forigo de)Ŝi estis virino, kiu nur koitis kaj naskis infanojn.)
• (nun) (ant) 13:06, 14. Jun 2005 Petr Tomasovsky
• (nun) (ant) 11:11, 14. Jun 2005 Jan (*Ŝi NE estis "imperiestrino de Sankta Romia Imperio", NEK roma reĝino,)
• (nun) (ant) 08:16, 14. Jun 2005 Petr Tomasovsky
• (nun) (ant) 08:15, 14. Jun 2005 Petr Tomasovsky
• (nun) (ant) 06:27, 14. Jun 2005 Jan (*Ŝi NE estis "imperiestrino de Sankta Romia Imperio", nek roma reĝino)
• (nun) (ant) 09:54, 8. Jun 2005 Petr Tomasovsky M
• (nun) (ant) 07:30, 8. Jun 2005 Jan (imperiestrino de Sankta Romia Imperio ŝi ne estis - bonvolu rigardi ankaŭ la diskuton; BONVOLU ankaŭ KONSIDERI la tekstojn en elz. ANGLA, GERMAN, ĈEĤA wikipedioj!!!)
• (nun) (ant) 12:08, 6. Jun 2005 Petr Tomasovsky M
• (nun) (ant) 10:08, 6. Jun 2005 Jan (vidu - neniu laboro estas vana - restas demando, ĉu estas pli korekta Maria TereZia aŭ Maria TereSia)
• (nun) (ant) 10:05, 6. Jun 2005 Jan (korekto pri la erara koncepto "imperiestrino" - komparu la anglan, germanan, ĉeĥan kaj aliajn wikipediojn)
• (nun) (ant) 21:38, 27. Maj 2005 84.56.17.225 (tajperaroj)
• (nun) (ant) 19:17, 27. Maj 2005 Narvalo
• (nun) (ant) 17:48, 19. Apr 2005 Petr Tomasovsky M
• (nun) (ant) 17:18, 13. Apr 2005 Petr Tomasovsky M
• (nun) (ant) 16:32, 1. Apr 2005 Petr Tomasovsky M
• (nun) (ant) 20:19, 31. Mar 2005 Petr Tomasovsky M (karintia)
• (nun) (ant) 16:34, 31. Mar 2005 Petr Tomasovsky M (korekto de nomoj)
• (nun) (ant) 17:48, 27. Mar 2005 Petr Tomasovsky M
• (nun) (ant) 17:41, 27. Mar 2005 Petr Tomasovsky M (ligiloj al regionoj)
• (nun) (ant) 12:12, 26. Mar 2005 Petr Tomasovsky M (ŝtira = stiria)
• (nun) (ant) 21:47, 22. Mar 2005 Petr Tomasovsky M
• (nun) (ant) 21:35, 22. Mar 2005 Petr Tomasovsky M (ligilo al limburga)
• (nun) (ant) 21:33, 22. Mar 2005 Petr Tomasovsky M
• (nun) (ant) 21:23, 22. Mar 2005 Petr Tomasovsky M
• (nun) (ant) 21:22, 22. Mar 2005 Petr Tomasovsky (bv. korekti kelkajn geografiajn nomojn)

Maria Terezia Historio de redaktoj (plej lasta | plej frua) Montru (50 antaŭajn) (50 sekvajn) (20 | 50 | 100 | 250 | 500). Klarigo: (nun) = vidu malsamojn kompare kun la nuna versio, (ant) = malsamojn kompare kun la antaŭa versio, M = malgranda redakteto

• (nun) (ant) 14:50, 23. Jun 2005 Jan
• (nun) (ant) 14:50, 23. Jun 2005 Jan
• (nun) (ant) 06:51, 14. Jun 2005 Jan
• (nun) (ant) 09:25, 8. Jun 2005 Jan (→Maria Terezia)
• (nun) (ant) 07:36, 8. Jun 2005 Jan (RESPEKTU LA HISTORIAN VERON - ĉu nur en Esperanto oni diras aliajn informojn ol en aliaj wikipedioj?)
• (nun) (ant) 12:07, 6. Jun 2005 Narvalo
• (nun) (ant) 12:03, 6. Jun 2005 Petr Tomasovsky M
• (nun) (ant) 12:02, 6. Jun 2005 Petr Tomasovsky
• (nun) (ant) 09:57, 6. Jun 2005 Jan (ankoraŭ korektita unu erareto)
• (nun) (ant) 09:56, 6. Jun 2005 Jan (iel strange triobliĝis la interwiki ligoj - NUN EN ORDO)
• (nun) (ant) 09:55, 6. Jun 2005 Jan (==Vidu ankaŭ==)
• (nun) (ant) 09:53, 6. Jun 2005 Narvalo (pardonu, sed vi superflue laboris)
• (nun) (ant) 09:52, 6. Jun 2005 Jan (interwiki)
• (nun) (ant) 09:51, 6. Jun 2005 Jan (korekto de eraroj kaj interwiki)
• (nun) (ant) 09:50, 6. Jun 2005 Jan (NOVA-ttre interesa historio! - historiistoj, mi petas, plibonigu la artikolon!)


Maria Tereza (Aŭstria) Historio de redaktoj (plej lasta | plej frua) Montru (50 antaŭajn) (50 sekvajn) (20 | 50 | 100 | 250 | 500). Klarigo: (nun) = vidu malsamojn kompare kun la nuna versio, (ant) = malsamojn kompare kun la antaŭa versio, M = malgranda redakteto

• (nun) (ant) 13:25, 1. Jul 2005 Jan (+Ŝi ne estis reganta Imperiestrino ....)
• (nun) (ant) 13:25, 1. Jul 2005 Jan (+Ŝi ne estis reganta Imperiestrino ....)
• (nun) (ant) 04:55, 24. Jun 2005 Miroslav MALOVEC
• (nun) (ant) 04:54, 24. Jun 2005 Miroslav MALOVEC
• (nun) (ant) 14:44, 23. Jun 2005 Jan (==Literaturo== kelkaj historiaj sumoj)
• (nun) (ant) 14:39, 23. Jun 2005 Jan (→Historia esploro de Palacký-Universitato Olomouc - +[[Frankfurto_ĉe_Majno|)
• (nun) (ant) 14:36, 23. Jun 2005 Jan (Historia esploro de Palacký-Universitato Olomouc--Maria Tereza ja la edzon ŝi al Frankfurto akompanis, sed ŝi mem ne lasis sin kroni kiel imperiestrino.)
• (nun) (ant) 21:41, 17. Jun 2005 84.56.13.165 (ligo al salfranka leĝo)
• (nun) (ant) 17:23, 17. Jun 2005 Jan (NOVA post stranga "diskuto" kun Petro)

Kion ni faru plu redakti

Ni povas reveni al serioza laboro - Petro, Ismo, Narvalo - jen arĥivo de ĉiuj ĝisnunaj infomoj (la ĉapitro supre), neniu informo devas esti perdita, ni legu ĉion, kion ni sukcesis trovi pri la regantino kaj ni ĉiujn informojn integru en la komunan artikolan tekston, kiu devus esti neŭtrala (NPOV), do se ni renkontas kontraŭdirajn punktojn de diversaj historiistoj, la ĝusta Vikipedia vojo estas skribi:

  • al la demando, ĉu Maria Tereza estis imperiistino, la historiisto XX simple konstatas, ke ŝi estis imperiistino de la Sankta Roma Imperio ekde 1740 ĝis 1780 (miaopinie, kaj pruveble, tiu ĉi informo estas nekorekta kaj misgvida - Jan)
  • dum la historiisto Petr Čornej(Ĉeĥo), John Haywood (Usonano) kaj aliaj klarigas, ke ŝi havis la titolon de imperiist(in)o-edzino, ĉar ŝi estis edzino de la Imperiisto Francisko la 1-a Stefano (Lotaringia) en la jaroj 1745 ĝis 1765; krome la t.n. Aŭstia-Hungaria Monarĥio (kun sia monarĥia imperistreco) ankoraŭ tiutempe ne ekzistis
  • ŝi regis pluraj grandajn landojn (Ĉeĥion, Aŭstrion, parton de Hungario kaj pluraj aliajn malgrandaj landojn), kaj la Habsburga hereda landaro estis kompare al la nominala teritorio de la Sankta Romia Imperio proksimume duona, tamen ŝi ne havis la povon de Imperiisto, ĉar temis pri du diversaj teritorioj kaj pri du diversaj povoj (de ŝi kaj de ŝia edzo)

Ĉu Petr kaj Ismo kaj eble Umberto, konsentas kun tiaj ĉi formulacioj? --Jan 08:52, 26. Aŭg 2005 (UTC)


Latina formo de la nomo redakti

Ŝajnas, ke tiu ĉi Aŭstria Habsburga regantino estis baptita kiel (en la germana lingvo) „Marie Tereza Walburga Amalie Kristina“ kaj la nomo „Maria Theresia“ estas la latinigita formo por oficialaj celoj (tiam en la latina lingvo) por dokumentoj, sur moneroj kaj medaloj.

Jan 11:05, 16. Sep 2005 (UTC)

Reiri al la paĝo "Maria Tereza (Aŭstria)".