Diskuto:Membroj de la Eŭropa Parlamento elektitaj en Francio, 7-a periodo

La prepozicio "en (Francio)" en la titolo de la artikolo ne estas la plej taŭga. Ĉar la Eŭropa Parlamento parte kunsidas en Strasburgo, granda parto de ĝiaj membroj foje estas "en Francio", sed kredeble la intenco estas, ke la listigitaj parlamentanoj reprezentas Francion. La aliaj vikipedioj uzas proksimume "por Francio" (angla), "de Francio" (franca) kaj "francaj" (pola).

La unuaj du solvoj ne tre taŭgas por nia artikolo, ĉar la aŭtoro elektis "membroj de ...", do la vorto "parlamento" staras inter la "membroj" kaj "Francio", kaj leganto emas rilatigi ĉiun ajn prepozicion al la "parlamento", anstataŭ al la membroj. Sed la pola solvo taŭgas bone: Franciaj membroj de la Eŭropa Parlamento.... (Prefere ne "francaj", ĉar ekzemple Daniel Cohn-Bendit havas germanan civitanecon.)

Umbert' 17:50, 25. Okt 2009 (UTC)

Reiri al la paĝo "Membroj de la Eŭropa Parlamento elektitaj en Francio, 7-a periodo".