Diskuto:Membronombroj de UEA

Malsamoj redakti

Foje estas malsamoj en la nombroj, ĉar okazas ke homoj iam jarojn poste ankoraŭ membriĝas por iu pasinta jaro, por ricevi la jarlibron tiujaran aŭ por povi diri ke ili "seninterompe" membris. Por ni interesaj estas la "siatempe aktualaj" nombroj. Propono: sekvi unuarange la indikojn en la "Laŭlanda statistiko" aŭ "La membraro", la ĉiujara rubriko en Esperanto pri la membro-statistiko de la antaŭa jaro (kun disdivido laŭ landoj). Duarange sekvi al indikoj en "Oficiala Informilo".--Ziko 10:23, 4. Jul 2008 (UTC)

Kio signifas, ke mi povus ankoraŭ nun membriĝi por la pasintaj dudek jaroj, ĉu? Interese... Jes, bona propono. Mi aldonus: Triarange sekvi aliajn indikojn el postaj fontoj (se ne jam estas informo el unu el la du antaŭaj fontoj. --Lu 07:25, 6. Jul 2008 (UTC)
Nuna aliĝo por 1988 verŝajne ne plu inflos ian statistikon, sed eble por 2007, en komparo de la nuna jaro kun la antaŭa jaro. Rangoj:
  1. Revuo Esperanto, laŭlanda statistiko por la antaŭa jaro
  2. Revuo Esperanto, statistiko por la antaŭa decembro (en la Goldsmith-epoko; kutime iom pli malalta ol la posta laŭlanda)
  3. Jarlibro, tempproksima indiko (ekz. en Hodler-tempo)
  4. cetera fonto aŭ literaturo

Ĉu aldoni la nombron de Landaj Asocioj? redakti

Aktuale estas en la tabelo: Jaro, Individuaj Membroj, Aligitaj Membroj, Membroj sume, Fonto. Mi volonte vidus en la tabelo ankaŭ la nombron de Landaj Asocioj, ekzemple tuj post AM, ĉar fakte la kresko de la AM inter 1950 kaj 1970 (kaj eble ankaŭ poste) estis ŝuldata al kresko de la nombro de LA-oj, dum fakte en la unuopaj LA-oj la membronombroj malkreskis. Mi ne scias, ĉu mi ie skribis: Por la tabelo 18.7 sur p. 632 de EeP mi kalkulis la mezuman nombron de LA-oj. La nombro de AM-oj kreskis de 17.707 en 1948 ĝis 32.070 en 1971 (do 2,6 % jare). La meza nombro de "membroj en LA" stagnis, inter 931 (1948) tra 989 kaj 1110 ĝis 943 (1971). Jes, kompreneble, tio ne estas pruvo - sed ja forta indiko, ke la unuopaj LA-oj pli stagnis ol kreskis. UEA kreskis simple per aliĝoj de pliaj Landaj Asocioj, dum Esperantujo entute stagnis aŭ eĉ malkreskis. Jen la laŭnombra rezulto de UEA sub la influo kaj gvido de la ĉie laŭdata brila oratoro Ivo Lapenna... --Lu 07:25, 6. Jul 2008 (UTC)

Ĉu iam aldoni la membronombrojn de LA-oj? redakti

Por montri ĝuste la menciitan problemon, ke AM-nombroj kreskis, dum la unuopaj LA-oj spertis malkreskon, estus bele enmeti la AM-nombrojn de unuopaj LA-oj, ekzemple de kvin "tipaj". Mi jam enmetis kelkajn membronombrojn por Francio (nur tiujn, kiujn afable Korĵenkov kopiis por mi), laŭ Gonin grandparte. Jes, mi konscias, multa laboro. --Lu 07:25, 6. Jul 2008 (UTC)

Do en tiu ĉi listo? Prefere ne, sed en la artikolo pri la unuopaj LAoj, ĉu ne?--Ziko 16:05, 6. Jul 2008 (UTC)
Konsentite. Farinte tion ni metu rimarkon kaj ligon ĉi tien. --Lu 08:35, 7. Jul 2008 (UTC)

Grafikaĵo redakti

Mi iam enmetis grafikaĵon. Estas iom komplika proceduro: Mi devas ĉerpi la nombrojn ĉi tie, enmeti en mian hejman tabelon, krei la grafikaĵon, alŝuti ĉi tien. Ĉu ekzistas iu speco de "rekta metodo", tiel ke Vikipedio mem ĉerpus la nombrojn ie kaj produktus aŭtomate grafikaĵon? (Mi ne havas multan esperon.) --Lu 07:25, 6. Jul 2008 (UTC)

Ja estas ebleco per markilo timeline. Vidu je EasyTimeline. Ja funkcias, sed la konstruo de la grafiko postulos de vi grandan laboron. Kuraĝon ! Arno Lagrange @ 13:33, 6. Jul 2008 (UTC)
Jen mi provis krei {{UEAMembraro}}. La grafiko estas certe plibonigenda. AL @ 16:43, 6. Jul 2008 (UTC)
Vere impone - kaj la fakto, ke nun ekzistas datumoj pri ĉiuj jaroj danke al Ziko, kaj la grafikaĵo; pri ĝi eble iu kolor- aŭ belecfakulo povus ankoraŭ iom helpi. --Lu 06:17, 7. Jul 2008 (UTC)

UEA ne estas karakteriza por Esperantujo. Stagnigaj faktoroj ĉe UEA redakti

Pri la interpretado de la membronombroj de UEA mi ŝatus prezenti du konsiderojn:

1) Membronombroj de unu asocio ne estas indiko pri la evoluo de la tuta Esperantujo, ankaŭ ne tiuj de UEA. La interesa fakto estas, ke aferoj kutimas kreski laŭ du dimensioj - la unuopa organizo kreskas kaj la kvanto de organizoj kreskas. Pensu ekzemple pri komputilvendejoj en unu urbo: Komence estis unu, tiu kreskis, aldoniĝis dua, ankaŭ kreskis ktp. Tiu proceso daŭras dum iom da tempo, ĝis kiam la kvanto de komputilvendejoj atingis iun supran limon. La kaŭzo estas ne nur la homa individueco, sed ankaŭ la fakto, ke organismoj havas maksimuman grandecon por bona funkciado - post tio necesas esenca ŝanĝo de la strukturo, aŭ simple finiĝas la kresko.

En Esperantujo vidu ekzemple la renkontiĝojn en Germanio. Estus eraro taksi ilin laŭ la evoluo de, ekzemple, la germanaj Eo-kongresoj, kiuj fakte malkreskis ekde la kvindekaj jaroj. Estiĝis aldone IS, SEFT, IF, PSI, NR, SOMERE.

Rilate al novaj grupoj kaj organizoj en Esperantujo estas amaso da en historio kaj nuntempo. Fervojistoj, junuloj, sciencistoj, interretumantoj, vikipediistoj ktp. - homoj aldoniĝas, sed nur kelkaj iras en la malnovajn strukturojn.

Por nia alekstera informado kaj sekve por la plua kresko de Esperantujo la miskompreno de la membronombroj de UEA estas vere detrua. La Esperanto-parolantoj kredas, ke Esperantujo stagnas, ili vole-nevole transdonas tiun impreson al la ekstero - kaj tiu kredas, ke ĉe nekreskanta komunumo verŝajne io estas ne en ordo. (Nenio pli sukcesigas ol sukceso - kaj eble malmulto pli bremsas pluan sukceson ol prisilentado de jama sukceso.)

2) Mi supozas, ke la limigaj faktoroj ĉe UEA estas la kvanto de lokaj grupoj kaj la kvanto de renkontiĝoj. Lokaj grupoj havas inter 5 kaj 15 membrojn (en pli ol 80 % de la grupoj). Se estas mil grupoj en la mondo, ili sume donas tre proksimume 10.000 membrojn de LA-oj. Plia kresko el tiu fonto ne eblas, se oni ne pretas fondi novajn grupojn (aŭ ŝanĝi la grupojn tiel, ke eblas plia kresko). (Kompreneble grupo povas kreski nur, se oni iom informas la eksteran mondon kaj ofertas ian formon de instruado.) Nova grupo en iu urbo ŝajnas esti tabuo; ofte mi aŭdis, ke iuj kriis "konkurenco". Tiu mekanismo estas unu fonto de la stagnado de UEA.

Simile estas pri la renkontiĝoj, do la UK-oj kaj la landaj kongresoj. Ankaŭ ili estas ligilo al asocio. Pro tre similaj sociologiaj faktoroj ankaŭ ili kreskas nur ĝis difinita limo, ĉ. 2000 ĉe UK, ĉ. 200 ĉe landaj kongresoj; ju pli longa, des pli granda eblas. Ankaŭ rilate al renkontiĝoj oni facile aŭdas kriojn pri "konkurenco", se estiĝas nova renkontiĝo, ekzemple de nova organizo. (La malnova organizo ne sentas sin sufiĉe forta por organizi - la nova ne faru por ne konkurenci...)

Tiuj du faktoroj limigas la kreskon de la tradiciaj asocioj. (Rilate al Esperantujo entute feliĉe lastatempe aldoniĝis la "interretaj grupoj", kiuj permesis plian kreskon.)

Mi konfesas, tiuj konsideroj estas pli "teori-serĉado" ol diskuto pri artikolo (kaj petas vian komprenemon, ke mi enmetis ĉi tie). Ĉu mi verku artikolon pri tio kaj poste ni citu ĝin ĉi tie? --Lu 06:51, 7. Jul 2008 (UTC)

La artikolo ne fariĝu eseo, sub "Nunaj konsideroj" jam tro multo estas tia. Troo estas malbona por legebleco. Ankaŭ, ĝi ne estas por diskuto pri la febleco de UEA ktp. Temu pri la membronombroj kaj kelkaj konsideroj por pli bone interpreti ilin.--Ziko 14:59, 7. Jul 2008 (UTC)
Bone. Do eseon aliloke. "Ekde Kolonjo 1933" finiĝas ĉ. 1940. Ĉu vi ŝatas elpreni kelkajn informojn el "Nunaj konsideroj" kaj enmeti en novan alineon "Nova UEA ekde 1947" (aŭ alia titolo)? --Lu 18:13, 8. Jul 2008 (UTC)

Tabelo de membronombroj en Landaj Asocioj redakti

Ĉiujare UEA publikigas kompletan tabelon, en kiu estas por cento da landoj la nombroj de AM, de IM kaj Sume. Mi ŝatus enmeti tion en iun lokon de vikipedio. Ĉu ĉi tie estas la bona loko? Aŭ ĉu ĉion ni dismetu al la unuopaj landaj asocioj? (Fakte laŭ mi ne, ĉar almenaŭ la IM-oj estas nur afero de UEA.) Kiel, se ĉio kune, ni metu la nombrojn - ĉu en unu tabelo por AM kaj unu por IM? Ĉu la landojn unu sub la alia kaj la jarojn horizontale? Estas iom problema afero, ĉar temas pri cento da landoj kaj pri ĉ. 60 postmilitaj jaroj, do tre larĝa kaj longa tabelo. Aŭ ĉu iel teknike eblas, ke ŝoviĝu la unuopaj kolumnoj? --Lu 16:54, 22. Mar 2009 (UTC)

Mi ŝanĝetis la titolon de mia kontribuo. Krome mi pripensis kaj provizore favoras la aldonon de tri tabeloj ĉi tie. Por eviti troan larĝecon eventuale ni enmetu nur ĉiun kvinan aŭ dekan jaron, por tamen havi laŭtempan evoluon tra la jardekoj. --Lu 09:43, 23. Mar 2009 (UTC)
Ĉi tie mi aldonis por deko da jaroj la IM-nombrojn. Por dek pliaj jaroj eblos tiu ĉi tabelo; poste tro larĝa. - Kiel Ziko konsilis supre, la AM-nombrojn oni metu al la Landaj Asocioj, eble kun IM kaj sumo; mi komencis per Danio. --Lu 22:01, 30. Mar 2009 (UTC)
Reiri al la paĝo "Membronombroj de UEA".