Diskuto:Meteorologio

Kio estas la diferenco inter Meteologio kaj Meteorologio ? -- ArnoLagrange 15:13, 5. Jun 2003 (UTC)

Estas nenia signifodiferenco. Sed "meteorologo" kaj "meteorologio" estas oficialaj vortoj, dum "meteologo" kaj "meteologio" estas elpensitaj de frenezaj skemistoj (ŝajne). Oni kreis la vorton "meteo" = "atmosfera aŭ klimata fenomeno" (neoficialan kaj laŭ mia scio neniam ajn praktike uzatan), por povi el ĝi krei "mete-ologo" kaj "mete-ologio" per la neoficialaj sufiksoj OLOG/ kaj OLOGI/. Tio apenaŭ havas sencon, laŭ mi. Veraj skemistoj uzus "veter(scienc)isto" kaj "veterscienco". Bertilow 18:17, 6. Jun 2003 (UTC)
Bone, do enordiginte...
Hmmm... Releginte mian ĉi-antauan kontribuon, mi nun rimarkas, ke ĝi donas la impreson, ke "meteologo" kaj "meteologio" estas vortoj uzataj nur de ia malplimulto de frenezuloj. Tiel tamen ne estas. Sufiĉe multaj preferas tiujn formojn anstataŭ la oficialaj vortoj. Kaj PIV ilin eĉ rekomendas. Mi simple opinias, ke tio estas eraro. Vorto ne ĉiam estas aŭtomate pli bona nur ĉar oni povas klarigi ĝin kiel kunmetaĵon. Se la eroj de la kunmeto estas vortoj apenaŭ uzataj kaj apenaŭ konataj de ordinaruloj, tiam la kunmetiteco estas sufiĉe ĥimera afero. Apenaŭ iu scias, kio estas "meteo", kaj tial "meteologio" praktike estas nekunmetita vorto. Sekve ĝi estas same parkere lernenda kiel "meteorologio", sed "meteorologio" almenaŭ similas al la respondaj vortoj en multegaj naciaj lingvoj. Ĉu pli klare, kion mi celas? Bertilow 08:31, 7. Jun 2003 (UTC)
Reiri al la paĝo "Meteorologio".