Diskuto:Miksbatalo

La esprimo man-en-mana ŝajnas al mi paŭsaĵo el la angla, kiu ne tre bone priskribas la koncepton. Legante la esprimon unuafoje mi pensis pri la pojnduelo, ĉe kiu la luktantoj prenas kaj premas reciproke unu manon.

Ankaŭ la termino "lukto" ne estas tre taŭga, ĉar tro specifa; temas pli ĝenerale pri batalo (kvankam la artikolo pri batalo uzas la vorton "lukto").

La itala / hispana / portugala esprimo "korp-al-korpa" ŝajnas al mi pli bona. Same eblus diri "sendistanca".

-- Aisano (diskuto) 10:47, 21 Nov. 2015 (UTC)

Reiri al la paĝo "Miksbatalo".