Se oni rigardas zorgan definon de la vorto "milito," oni povas ekscii multe pri la karaktero de milito kaj kiel oni eble povus aboli ĝin. Jen la defino, kiuj mi uzas: "Milito estas grand-skala perforta konflikto inter organizitaj grupoj, kiuj estas aŭ volas iĝi registraroj super iu teritorio."

Kiam oni zorge ekzamenas ĉi tiun definon, oni tuj konstatas, ke ne ĉiuj konfliktoj estas militoj. Tial ne ĝustas diri, ke oni ne povos aboli militojn ĉar oni ne povas aboli konfliktojn. Efektive, konfliktoj povas esti bonaj instigoj por progreso. Por aboli militon, oni devas trovi bonajn manierojn por mastrumi konfliktojn, por ke ili ne iĝu perfortaj kaj grandskalaj.

La donita defino ankaŭ montras, ke militoj ne estas inter apartaj individuoj sed inter organizitaj grupoj. Sekve, se oni volus aboli militon oni devos fokusi la atenton al la interagadoj inter grupoj. Tial la solvo de la problemo de milito troviĝas en la kampo de sociaj kaj politikaj filozofioj pli ol en la kampo de etiko.

Interesa afero okazas kiam oni ŝanĝas unu vorton en tiu defino de milito. Ŝanĝu la vorton "perforta" al "neperfortan." Nun oni havas novan definon de alia koncepto: "Io estas grand-skala perforta konflikto inter organizitaj grupoj, kiuj estas aŭ volas iĝi registraroj super iu teritorio." Kio estas tiu "io"? Ŝajnas, ke ni nun havas bonan definon de politikaj bataloj interne de demokrataj registaroj. La organizitaj grupoj estas la politikaj partioj. La celo restas regadon de la registaro, sed nun la batalado estas per balotoj anstataŭ armiloj. Plue la gajnantoj regas nur ĝisla posta elekto anstataŭ ĝis la posta perforta batalo.

La homaro jam solvis la problemon de milito interne de multaj landoj per la starigo de demokrataj registaroj. Bedaurinde estas multaj landoj, kiuj ĝis nun ne havas demokratan registaron. Eĉ pli grava estas la fakto, ke la tuta mondo ĝis nun ne havas demokratan registaron. Tial la monda komunumo mankas bonan manieron por neperforte mastrumi konfliktojn.

Kompreneble, la problemo de milito ne estas tiel simpla, ke oni povas tute solvi ĝin per unu ŝanĝo. Tamen la starigo de demokrataj registaroj interne de ĉiuj landoj kaj ankaŭ por la tuta monda komunumo estus granda paŝo antaŭen.

Estimata, vi ne subskribis vian nomon, do mi ne povis demandi vin antaŭ forigi la spacetojn komence de viaj alineoj. Ili kaŭzis la problemon, ke Vikipedio ne rompis la alineojn al linioj, tiel ke estis malfacile legi vian tekston.
Mi ne tute komprenas, kion vi celas per via diskuto; ĝi certe estas interesa, sed kiel ĝi rilatas al la artikolo "milito", pri kio ja temas tie ĉi? Kiel vi volas ŝanĝi ĝin? --Ismo 21:22, 20. Dec 2004 (UTC)


Kateĥisma teksto redakti

Oni movu la kateĥisman tekston al vikfontoj, ĉu ne? Roberto 11:52, 28. Aŭg 2006 (UTC)

Reiri al la paĝo "Milito".