Diskuto:Misurio

(Alidirektita el Diskuto:Misuro)

Kio okazis al la -o/-io-distingo?

Misuro estu la rivero, kaj Misurio la ŝtato. Same pri Misisipo kaj Misisipio. Ĉu mi kulpigu s-ron Duc Goninaz pri ĉi tiu aferstato, aŭ ĉu simple temas pri ne sufiĉe kleraj vikipediistoj?

Mi forgesis ensaluti. Tio estis de Haruo 05:26, 28. Jun 2004 (UTC)

Mi ne certas. "Misurio" ŝajnas pli bona al mi. Tamen, jen "Misuro" ĉe PMEG kaj Esperanto.net. --Yekrats 14:00, 28. Jun 2004 (UTC)

Movo Misuro -> Misurio redakti

Mi ŝanĝis la ŝtatnomon de Misuro al Misurio (konforme al PIV), kaj same Misisipo al Misisipio. La formoj Misuro kaj Misisipo nomas riverojn, ne ŝtatojn. Ĝis nun mi ne aŭdacis ŝanĝi Vaŝingtonion al Vaŝintonio (la formo, kiun SES kaj aliaj vaŝin(g)toniaj esperantistoj balote elektis antaŭ pli ol 10 jaroj; ĝi venas el la japana, ne la angla). 02:45, 29. Jun 2004 (UTC) Haruo

Reiri al la paĝo "Misurio".