Diskuto:Montrofenestra pupo

Mi dubas pri la ĝusteco de la elekto de la vorto pupo anstataŭ manekeno. Krome estas libro de Ledon pro tio.--Seminario 08:13, 8. Okt 2008 (UTC)

Saluton, Seminario. Nu, mi tradukis el la germana, ĉar en ReVo mi ne trovis manekenon. Mi rigardos ĉi-vespere en PIV kaj se necesos, alinomos la paĝon. Ĝis, Bea 12:21, 8. Okt 2008 (UTC)
Post kontrolo, la vorto manekeno ja estas en PIV, sed ne aprobita de la Akademio kaj kun pluraj difinoj. Tial mi kreis la apartigilon kaj aldonis la vorton je la unua frazo de la diversaj artikoloj. --Bea 19:33, 8. Okt 2008 (UTC)
Reiri al la paĝo "Montrofenestra pupo".