Mi tradukas la anglan artikolon por doni gvidon de kio estas muziko, por ne lasi la paĝon tutsimple kiel listo.

Hmmm ! Iom ĥaosa ŝajnas al mi tiu vico da listoj. Meritus ioman reordigon aŭ disigon al diversaj laŭ-temaj paĝoj. Arno Lagrange 17:34, 5. Nov 2003 (UTC)

Ja! la artikolo "Muziko" nun estas tiom ampleksa, ke necesas splitigi ĝin, kreante ekzemple artikolon "kanzono" aŭ "popola muziko" kaj alia "klasika muziko" kun ligoj interne de kapartikolo "muziko", kie oni ankaŭ trovus liston de ligoj al genroj kaj al muzikoj per gentoj (araba, hinda, ĉina ktp), sed ekzemple la listoj de muzikiloj kaj de komponistoj aŭ de kantistoj devus ne plu troviĝi rekte en la artikolo "muziko", ĝi iĝas tro peza kaj konfuza.

Bone, faru! --Unukorno 23:23, 6. Feb 2004 (UTC)


Mi ĵus reordigis la paĝon. Espereble nun pli superrigardeblas. Bab 12:40, 16. Okt 2004 (UTC)

Cetere, ĉu iu bonvolas kategoriigi la "neklasifitajn" artistojn? Multe ĝenas min ĉi lasta paragrafo. Bab 12:50, 16. Okt 2004 (UTC)

Reiri al la paĝo "Muziko".