Diskuto:Noktulo

Latest comment: antaŭ 5 jaroj by Alzinous

Ĉi tiu artikolo traktas sur «noktajn bestojn», sed ligas artikolojn pri «nokta vivo» en aliaj lingvoj. Ĉi tio estas iom malklara... (?) Tial mi renversis miajn proprajn eldonojn en la artikolo. Pardonu min. Alzinous (diskuto) 23:10, 19 nov. 2018 (UTC)Reply

NPIV havas por tiu koncepto la vortojn noktovida kaj noktovideco. Mi ne trovas ilin oportunaj, kaj preferas noktevida kaj noktevidivo aŭ la PIVajn niktalopa kaj niktalopeco.

Por la malo, NPIV uzas tagvida.

Mi iom dubas pri *noktumo kaj *tagumo. La verboj tagumi kaj noktumi povas signifi kion ajn, ne nur rilate al la vidkapablo de bestoj. Ekzemple, oni povas facile dudividi sian amikaron inter personoj noktumaj kaj tagumaj, laŭ la preferataj horoj de aktiveco. - jc

- La artikolo pri Mamulo havas la vorton "noktumas"; de tiu mi kreis tiun artikolon. Eble ja estas pli trafa vorto; sed mi dubas (kiel vi) pri noktovid- ĉar ne temas pri vidi dum la nokto sed esti aktiva tiam. Ankaŭ, estas du guglaj referencoj al tiu vorto kun alia senco (pas(um)i la nokto). La vortaro de J.C. Wells havas nur "nokta" por la angla "nocturnal".

Propone, ni konsideru "noktulo", ekzemple "vesperto estas noktula animalo". duomillia 21:58, 23. Maj 2005 (UTC)

Hm... Mi ja preferas "noktuma animalo" (aŭ "besto"), t.e. besto kiu noktumas, aktivas nokte. "Noktula" sonas kvazaŭ genitive, kvazaŭ "de noktulo", ekzemple: kato estas noktula hejmbesto. Ĉiel ajn, mi proponus ŝanĝi "noktumo" al "noktumado" aŭ "noktumeco", pro la aplikiĝemo de "-um-" al objektoj. - jc

Reiri al la paĝo "Noktulo".