Diskuto:Norna lingvo

Popolo "nornoj" ne ekzistas, sed la Nornoj ja ekzistas, kaj ili ne rilatas al la lingvo, laŭ mia scio. Tial, eble estas pli bone ne nomi la lingvon "Norno", sed nur "la norna", aŭ eĉ per tute alia radiko.

Laŭ mia scio, kaj tiu jam sufiĉe vastas pro miaj studoj pri la Norena kaj nordiaĵoj, ne estas ajna etimologia ligo inter "Norn" kaj "Nornoj". Estas praktike havi substantivan "Norno"n ("La ŝetlanda norno" ks.), kaj mi dubas, ĉu eblas konfuzoj. Eventuale oni faru alternativ-menuon aŭ mencii la homonimecon ene de la du artikoloj. Bab 20:24, 3. Nov 2004 (UTC)
Reiri al la paĝo "Norna lingvo".