Diskuto:O Canada

Latest comment: antaŭ 5 jaroj by Haruo in topic Kial mankas la Esperanta versio?

Mi vidis sur tiu ĉi paĝo, kaj ofte ankaŭ en aliaj paĝoj, la vorton "liriko". Ĉu ĝi ne estas anglismo ? Mi kredas, ke tiu vorto ne ekzistas en esperanto. Ĉu oni ne prefere diru "teksto" de la kanto ?

Laŭ mia vortaro, "liriko" estas esperanta vorto, sed signifas lira poezio. Mi ankaŭ preferas "teksto" kiam temas pri muziko, sed tio nur estas mia penso. --Martin BENOIT

Jes, la vorto liriko ekzistas (komp. PIV), sed ĉi tie mi ankaŭ preferas la vorton teksto. Ŝajne la angla vorto lyrics iom misgvidis la aŭtoron de la artikolo. --Unukorno 00:03, 8. Dec 2002 (UTC)

---

Jes, vi pravas, mi ne volis diri, ke la vorto "liriko" tute ne ekzistas, sed ke ĝi ne taŭgas en tiu artikoleto, ĉar ĝi ne signifas "teksto de kanto". Mi malbone esprimiĝis !! Probable la angla "lyrics" efektive misgvidis la redaktinton de tiu artikolo. Se mi vidas tiun misuzon en aliaj artikoloj, mi ŝanĝos la vorton al "teksto" ! :-)

Kial mankas la Esperanta versio? redakti

Mi scias ke tio ekzistas. --Haruo (diskuto) 16:22, 13 jul. 2018 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "O Canada".