Diskuto:Osmanida imperio

"Osmanida" kontraŭ "Otomana" redakti

Ĉirkaŭ 22 vikiaj artikoloj ligas al "Otomana imperio", dum pli ol 30 ligas al "Osmanida imperio". (Malmultaj ankaŭ ligas al "Osmana imperio" aŭ "Turka imperio"). Mi dubas, ke "Osmanida" estas la plej bona aŭ rekonebla nomo, sed ĝi almenaŭ ŝajne estas la plej ligata. Strange, la artikolo ĉi tie estas sub la titolo "Osmanida imperio", sed la artikolo mem uzas nur la esprimaĵon "Otomana". Mi pensas, ke ni diskutu ĉi tiun situacion, konsentu pri unu termino, kaj esperinde bonigu ĉi tiun konfuzaĵon. --trojo 02:56, 21. Okt 2005 (UTC)

Ankaŭ mi miras pri la vorto "osmanida", kiu ŝajnas malofta ekster Vikipedio. Ankaŭ PIV 2005 konas nur "otomana" kaj ne "osmanida". Mi do proponas renomon de la artikolo. -- Robert Weemeyer 15:59, 11. Nov 2006 (UTC)

Ankaŭ PIV 1970 havas nur Otomana-n. O'RyanW ( ) 19:04, 12. Nov 2006 (UTC)

Reiri al la paĝo "Osmanida imperio".