Diskuto:Otto von Bismarck

Mi kontrolos la aferon apogante min sur la franca kaj la germana Vikipedio (eble sur la angla, se mi kapablos kompreni) : kiom mi memoras, la liberaluloj estis partianoj de libera komerca interŝanĝo, ĉar Germanujo importis sian nutraĵon : ili esperis, do, ke la ĝia prezo malaltiĝos kaj ili ne estos devigitaj plialtiĝi la salajron de la laboristoj.

Male la katolikaj kamparanoj komprenis, ke masiva alveno de malmultekosta rusa tritiko ilin ruinigos kaj ili postulis tre fortajn doganimpostojn. Keskastel 12:49, 25. Feb 2005 (UTC)

Bonvole ne Fuŝu! redakti

Bonvole, ne fuŝu la artikolon! Kiam vi sanĝis ion ne remetu la malnovan version en artikolon! Estas jam du "politika agado" kaj du "alveno al povo"! La malnova versio restos en Historio!Roberto 15:52, 25. Feb 2005 (UTC)

Mi estas bedaŭrinde malbona informadikisto kaj miaj maljunaj okuloj malfacile elturniĝas en la redaktopaĝoj. Eble mi iom post iom kutimiĝos kaj kapablos pli bone labori. Lastfoje okazis informadika konflikto, kiam mi volis eldoni la paĝon kaj vi mem zorgis pri ĝi samtempe; mi devus en tiaj okazoj atendi kaj ĉion refari, sed mi preferis kopii mian tekston kaj poste glui ĝin, sed tion mi malbone faris. Senkulpigu, mi petas. Keskastel 17:36, 25. Feb 2005 (UTC)
Reiri al la paĝo "Otto von Bismarck".