Diskuto:Pergamo-muzeo

La antikva urbo en Malgrandazio havas e-lingvan vikipedian artikolon de nomo Pergamono, ne Pergamo. Al tiu urbo aludas la muzea nomo, kiu do devas adaptiĝi, aŭ al "Pergamono-muzeo", sed e-lingve pli elegante "Pergamona muzeo". Mi nun ne havas PIV ĉemane, kaj ne povas kontroli kiu formo pli oficialas laŭ ĝi, do mi provizore kredas ke la baza artikolo Pergamono havas taŭgan nomon... Teorie la formo Pergamo tamen eĉ ankaŭ povus esti alternativo, sed tiam necesas unuece uzi la formon ĉie. -- Aidas (diskuto) 09:26, 12 Sep. 2012 (UTC)

Nun mi vidas noton en la diskutpaĝo de la artikolo "Pergamono", kiu respondas mian demandon pri la sinteno de PIV/NPIV. Umbert' skribas tie:

Laŭ NPIV la nomo de la urbo estas Pergamo. Se ne estos protestoj, mi ŝanĝos la nomon de la artikolo.

Pardonu, mi forgesis subskribi. – Umbert' 21:21, 27. Okt 2010 (UTC)

Mi fidas al Umberto kaj do ŝanĝas la artikolan nomon "Pergamono" al "Pergamo", kaj samtempe reŝanĝas mian adapton "Pergamomuzeo">"Pergamona muzeo" al la tamen bona formo "Pergamomuzeo". - Kiel mi mem ĵus skribis: Simple necesas "unuece uzi la saman formon ĉie". -- Aidas (diskuto) 09:35, 12 Sep. 2012 (UTC)

Reiri al la paĝo "Pergamo-muzeo".