Diskuto:Persona pronomo

Ĉu indus reteni ĉi tiun paĝon aŭ meti ĝin en pli ĝeneralan? Vidante ĝin mi havas emon protesti ke Vikipedio ne estas vortaro. Vikipediisto:Kriĉjo


Kiel nun statas la paĝo, ĝi ne estas tre bona enciklopedia artikolo. Estu tie klarigoj, kio estas persona pronomo. Ligoj al artikoloj pri "mi", "li" k.t.p. ne estu, ĉar artikoloj tiaj ne estu en la Vikipedio.

La klarigoj povus ankaŭ troviĝi en pli ĝenerala artikolo, ekz. Pronomo, sed kredeble tamen ekzistu artikolo "Persona pronomo", eble kun nura plusendo al Pronomo.

Efektive la Vikipedio ne estas vortaro, kaj ĝi ne estu vortaro.

Bertilo WENNERGREN

Reiri al la paĝo "Persona pronomo".