Diskuto:Personaj nomoj en Esperanto

Estero aŭ Estera estas virina nomo!

Ankaŭ kritikeblas, ke la inaj nomoj preskaŭ ĉiuj finiĝas per -a, kvankam tio estas adjektiva finaĵo kaj uziĝas nur pro tio, ke la latinidaj nomoj finiĝas per -a. Do estas iom duba, ĉu entute temas pri "Esperantaj personaj nomoj". --Malte MILATZ

Aleksandra kaj Aleksandro: donu bonan solvon! Ĉu Aleksandrino anst. Aleksandra kiel proponas Bertilo? RK

Ni ne devas ion solvi: ni simple listigu la formojn uzitajn. Lingvano

En la plej frua periodo de esperanto oni fakte uzis la o-finaĵon ankaŭ por virinaj nomoj. Zamenhof kaj aliaj baldaŭ elektis aliajn solvojn. Kvankam la o-finaĵo laŭ teorie gramatika vidpunkto estas konsekvenca, tamen praktikaj kaj estetikaj motivoj igis la plimulton de la lingvo-uzantoj forlasi tiun kutimon favore (ĉefe) al la a-finaĵo.(Kaj mi ŝatus tute subjektive aldoni: "Dank' al Dio!") Jam en Plena analiza gramatiko estis skribita:
" ... ofte ĝi (la o-finaĵo) ne permesas distingi la virinajn nomojn disde la viraj ...aŭ ĝi kondukas al monstraj formoj kiel Mariino, Aŭgustenino, Martenino ktp. Tial pli kaj pli oni kutimiĝis aŭ tute ne asimili la virinajn nomojn (Zamenhofaj formoj: Raĥel, Jezabel ...) aŭ almeti al ili la a-finaĵon de la substantive uzataj adjektivoj (komparu kun $ 74): Lukrecia, Ifigenia, Andromaka, Paŭla, Johana ktp. Ofte ambaŭ rimedoj koincidas, ĉar en multaj lingvoj la virinaj nomoj finiĝas per -a: Eva, Sara, Marta Delila, Lia , Suzana (Zamenhofaj formoj); Kleopatra, Diana, Maria, Naŭzikaa, Minerva, Margarita. "
Ekster ĉiaj estetikaj konsideroj miaopinie pluraj kialoj subtenas la uzon de la a-finaĵo por virinaj individuaj nomoj:

  1. ĝi estas gramatike pravigebla per la substantiva uzo de adjektivo
  2. ĝi ebligas klaran distingon inter virinoj kaj viroj
  3. ĝi permesas uzi formojn identajn aŭ tre proksimajn al nomoj en ne malmultaj lingvoj, ne nur romanaj aŭ slavaj.
    Montanesko 14:38, 22. Dec 2004 (UTC)

Certe Kalocsay kaj Waringhien aprobis la uzadon de -a ĉe virinaj nomoj, sed ŝajnas al mi, ke la modo nun formoviĝas de tiu uzado, kvankam estas tre malfacile taksi tiajn aferojn. Rilate viajn tri punktojn:

  1. Mi ne ŝatas la vorton "pravigebla". Io ajn estas pravigebla, se oni dungas por tio sufiĉe fian juriston, sed tio ne signifas, ke ĝi estas prava. Ĉiuokaze, el pure praktika vidpunkto, oni ne povas facile adjektivigi nomon, kiu jam finiĝas per -a.
  2. Laŭ mi ne necesas fari klaran distingon inter virinoj kaj viroj, kaj tio ĉiuokaze ne eblas, se oni uzas ankaŭ neesperantajn nomojn kiel Andrea (germana ino aŭ itala iĉo) aŭ Hilary (angla ino aŭ angla iĉo).
  3. Se oni volas uzi formojn identajn, oni povas simple uzi la samajn formojn; inventi regulon por "permesi" tion ŝajnas stranga agado.

Ĉiuokaze, por Vikipedio oni ne devas decidi, ĉu estas bone uzi la finaĵon -a por virinaj nomoj; ni simple listigu la formojn uzitajn. Lingvano

Kiel oni esperantigu Rasmus? redakti

Ĉu Rasmuso? aŭ eble Rasmo? La nomo uzatas en Danio.

Esperantaj aŭ Esperantigitaj ? redakti

Kiaj nomoj el la listo estas vere Esperantaj kaj kiaj estas nur Esperantigitaj? Kerio 12:55, 11. Apr 2009 (UTC)

Noto en la tipo artikolon redakti

Eble ĉi tiu artikolo devas esti klasifikita listo. JMCF125 (diskutokontribuoj) 20:52, 22 Maj. 2013 (UTC)

Kial la inaj nomoj enhavas la finaĵo -a anstataŭ -o? redakti

Mi scias, ke en multaj eŭropaj lingvoj, oni uzas la finaĵo -a je inaj nomoj. Tiel oni ankaŭ uzas tion en Esperanto. Sed:

1-e: Tio ne estas universala al ĉiuj lingvoj. Ekzemple en la japane lingvo, nomoj povas fini kun ĉiu ajn vokalon, sendepende de la genro.

2-e: Tio estas kontraŭregula. Ĉar en Esperanto ĉiuj nomoj normale finas kun -o kaj la finaĵo -a estas la finaĵo de adjektivoj.

Do, estus plu logika diri, ekzemple, "Katerino" anstataŭ "Katerina", same pri ĉiuj aliaj inaj nomoj. Yassine Mehdi (diskuto) 17:21, 22 jun. 2023 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Personaj nomoj en Esperanto".