Diskuto:Petro la 1-a (Brazilo)

Li estis reĝo de Portugalio nur 7 tagojn! Li estis dum jaroj Imperiestro de Brazilo, sekve, la ĉefa artikolo devas nomi lin imperiestro kaj la alidirektilo nomi lin reĝo. Roberto 08:40, 22. Okt 2005 (UTC)

Unue, li estis oficiale Reĝo de Portugalio antaŭ ol li estis imperiestro de Brazilo

Due, li seniluziiĝis pri la Brazilia Imperio kaj revenis al Portugalio por daŭrigi la regnadon

Trie, li ne rompis la portugalan dinastion de Braganca, do li estas la praviga reĝo - esti imperiestro de Brazilo kompreneble gravas por brazilanoj, sed lia ĉefa trajto estis esti daŭriganto de portugalia dinastio - homo, li ne kredis je la imperio, li revenis al Portugalio por savi monarĥion en Portugalio - tio ne estas eta tasko! tre grava!

Pro tiuj tri argumentoj mi reŝanĝos la redirektadon kaj esperas ke vi komprenu, ke esti imperiestro de Brazilo estis akcidenta por li, ĉar li devis forfuĝi el Napoleonaj atakoj.

Li estis unue Imperiestro de Brazilo, nur poste reĝo de Portugalio kiam li rezigis la brazilan kronon kaj reiris al Portugalio. Due li reiris al Portugalio ĉar en Brazilo, oni devigis lin rezigni. Li antaŭe rezignis ankaŭ la kronon de Portugalio favore al sia filino Maria la 2-a de Portugalio, sed lia frato Miguel puĉis kaj prenis portugalian tronon. Nur post enlanda milito, li povis kroniĝis reĝo de Portugalio. Trie, li alvenis al Brazilo 5-jara, kaj reiris al Portugalio kelkaj monatoj antaŭ morti, do lia vivo en Brazilo ne estis "akcidento". Eĉ li ne parolis portugalece, sed brazilece. Kiam oni demandis al li, kion li ŝatas tagmanĝi, li respondis "um pequeno assado" kaj kaŭzis tulmulton, ĉar en Brazilo "um pequeno assado" signifas "malgranda rostaĵo" sed en Portugalio signifas "rostita infano".Roberto 04:59, 29. Okt 2005 (UTC)


Eble la nomo de ĉi tiu artikolo estas tro longa, aŭ oni bezonas redirekti aliajn paĝojn al ĉi tiu. La artikolo bezonas esti plibonaspektigata

Vikipediisto:Sumthingweird 12:56, 29 Okt 2005 (AEST)

Reiri al la paĝo "Petro la 1-a (Brazilo)".