Diskuto:Pitagora filozofia skolo

Latest comment: antaŭ 4 jaroj by Sergio

Mi supozas, ke la esperanta ekvivalento de tiu vorto estus akusmatiko, ĉar oŭ en la franca aŭ en la greka devenas u.--kani 16:21, 6. Aŭg 2008 (UTC)

Ankaŭ al mi ŝajnas pli bona la formo "akusmatiko", kiel alie en "akustiko", sed mi trovis vorton "akoŭsmatiko" jam en uzo.Roberto 17:06, 6. Aŭg 2008 (UTC)
Oni povas mencii la formon «akoŭsmatiko» kiel atestitan varianton, tamen laŭ mi ĝi estas nepre evitinda. Ĝi estas mistransskribo de la vorto greka (greke ου = u, ekz‑e Μοῦσαι estas Muzoj, ne Moŭsaj); kaj en Esperanto la diftongo /oŭ/ estas evitenda, ĉar en ties fonologia sistemo ekzistas nur /aŭ/ kaj /eŭ/ (tial "poŭpo"n oni anstataŭigas per la pli laŭsistema "pobo"). Por mi «akoŭsmatiko» aspektas kiel malesperanteca malkleraĵo.--Sergio (diskuto) 05:03, 2 feb. 2020 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Pitagora filozofia skolo".