Diskuto:Poŝtkesto
La verkinto klare miksas la vortojn "poŝtkesto" kaj "leterkesto". Adaptenda.
- Kio estas diferenco inter "poŝtkesto" kaj "leterkesto"? Ĉiuokaze la kestoj ne estas uzataj por banderoloj, do ĉi tie "poŝto" estas nur "letero"j. Maksim 10:04, 4. Jul 2006 (UTC)
- Mi kopias el PIV:
Poŝtkesto: granda kesto, en kiun la publiko enmetas la ekspedotajn leterojn ks. Leterkesto: kesto, ĉe la pordo aŭ enirejo de domo, kien la poŝtisto demetas leterojn ks.
PaulP 12:59, 4. Jul 2006 (UTC)
Mi pensas ke ek de la preciza momento kiam la poŝtaĵoj jam estas en la poŝtkesto ili ne plu estas sendotaj sed ili jam estas sendataj.
- Mi simple kopiis la difinon el PIV.
Ĉu vi scias ke en plejparto de la mondo, homoj ne uzas leterkestojn aŭ poŝtkestojn? Roberto 03:32, 10. Jul 2006 (UTC)
- Jes, tion mi scias. Sed kiel tio rilatas al la signifoj de la vortoj "poŝtkesto" kaj "leterkesto"?