Diskuto:Pokera terminaro

kartareto

mi ne tro ŝatas "kartareto". kartaro estus pli bone se oni trovus alion por la plenaj 52-aj. Aŭ kial ne "mano" (tio estas la vorto en la angla ĉu ?)? en la ludo konteksto ne estus dubsenceco, kaj tia stilfiguro estas komuna.

Laŭ en:Poker_hand, la vorto "hand" havas tri sencojn. Mi opiniegas, ke ni devus eviti tiun ambiguecon. --Vik Reykja 21:37, 8. Mar 2004 (UTC)
Mi pensas, ke "mano" por "la kartoj havitaj en la mano" estas ne nur anglaĵo. Mi scias, ke la francalingvo nomas ĝin "main" ("mano"). Kaj, la germanalingvo uzas la anglan "hand", mi pensas. Je kiuj aliaj lingvoj ĝi nomiĝas simila al "mano"? Tamen, mi ne havas bonan sugestaĵon por la aliaj sencoj je la nuna tempo. -- Yekrats 11:38, 9. Mar 2004 (UTC)
Se ni deziras uzi mano ĉi tie, kaj aliaj sencoj per aliaj terminoj, do mi konsentas. --Vik Reykja 17:21, 9. Mar 2004 (UTC)

bubo

Ni devus normigi Fanto/Bubo (en:Jack, fr:Valet). Persone, mi preferas fanto. Kion vi opinias?

Ankaŭ mi preferas fanto. Guglo trovas por fanto kartludo 8 paĝojn, kaj por bubo kartludo 7 paĝojn. -- Yekrats 12:36, 13. Mar 2004 (UTC)

ĵokero ne ŝercisto

Laŭ ReVo, "ĵokero" ŝajnas preferita anstataŭ "ŝercisto". -- Yekrats 12:50, 13. Mar 2004 (UTC)

Mi ne konas la vorton ŝercisto, do mi kompreneble preferas ĵokero :-) --Vik Reykja 13:02, 13. Mar 2004 (UTC)

Mi pensas, ke la unua devena formo de emblemo por ĵokero estas "Frenezulo" aŭ "Bufono" (kiel en reĝaj kortegoj, plu, kaj kiel la bufono estis iel ekster la sociaj normoj)kun la frenezulĉapo kaj sonoriletoj; En la taroka ludkartaro la simila kerto nomiĝas "la senkulpiĝo".

Mi elektas ĵokerobufono. Mi ne ŝatas frenezulo. --Vik Reykja 20:36, 15. Mar 2004 (UTC)

La 'ŝodaŭno', montrado, aŭ parado

Post vetado, ludantoj kiuj kontinuas ludi montros ties kartojn. Kio estas ĉi-tiu ago nomita? Angle, ĝi estas "Showdown" (aŭ "ŝodaŭno," fonetike). "Montr(ad)o" povas esti bona anstataŭo. Ĉu eble parado?

Reiri al la paĝo "Pokera terminaro".