Diskuto:Popola Fronto de Estonio

La Popola Fronto de Estonio estis civitana movado de estonoj el diversaj politikaj orientiĝoj, kies komuna celo estis la eksiĝo de Estonio el Sovetunio kaj la restarigo de ŝtata sendependeco por Estonio. La organizaĵo malfondiĝis rapide post atingo de la ŝtata sendependeco, kaj ne agis kiel "normala" politika partio - havi elektitan partian gvidantaron, partiprogramon, partopreni en demokratiaj balotoj, sendi reprezentantojn al nacia parlamento, ktp. Tial mi intence ne metis ĝin en la kategorion "politikaj partioj de Estonio" - se entute, tiam ĝi devus esti en la subkategorio "malaperintaj politikaj partioj de Estonio", kaj ne uzis la "informkeston partio". La alilingvaj artikoloj pri la movado ĉiuj same rezignas pri "partia" informkesto, sed iuj ja enordigas la movadon en kategorion "(malaperintaj) politikaj partioj de Estonio". Ĉi-tie vikipediisto Airon90 aldonis la kategorion (kaj aldonis eĉ partian informkeston[1]). Ĉar ja la movado iusence estis iometa parenca al partio, kaj grava antaŭŝtupo por la posta kreo de politikaj partioj en la reliberiĝinta Estonio, mi ne protestas se ĝi por pli facila trovo tamen troveblas ankaŭ en la kategorio "malaperintaj politikaj partioj de Estonio", ne nur en "historio..." respektive "politiko de Estonio". Mi nur atentigas ke tio estas tre vasta interpreto de la kategorio.

Aidas 18:34, 18. Maj 2010 (UTC)

  1. Vidu la diskuteton Vikipediista diskuto:Aidas#Estona partio kaj estona ŝtato.
Reiri al la paĝo "Popola Fronto de Estonio".