Diskuto:Pri Ĉi Tiu Paĝo

Pri familiaj nomoj:

Mi ne volas kritikaĉi, sed mi devas rimarkigi ion pri tiu ĉi temo. Fakte ne ĉio, kio aspektas kiel familia nomo, vere estas tiu. Familiaj nomoj (almenaŭ en Eŭropo) aperis nur je la fino de la Mezepoko; antaŭe nur ekzistis personaj nomoj kaj kromnomoj. Ekz.: Wolfram von Eschenbach --> von Eschenbach ne estas familia nomo, sed simpla kromnomo.

En Islando ĝis nun apenaŭ ekzistas familiaj nomoj. Tie la homoj kutime havas antaŭnomon kaj la nomon de la patro kun la sufiksoj -son (filo) aŭ -dottir (filino). La verkisto Jonas Hallgrímsson en ĉiuj bibliotekaj katalogoj estas registrita sub la antaŭnomo Jonas (Hallgrímsson estas nur la dua elemento por la ordigo). Eĉ islandaj telefonlibroj estas ordigitaj laŭ la antaŭnomoj. Ĉu vi jam konscias pri tiu ĉi problemo?

Amike, --Unukorno

Kromnomojn oni kompreneble ne majuskligu, eventuale citiligu: Wolfram "von Escenbach", William "Bill" JEFFERSON CLINTON.

(Ĉu ne « William "Bill" Jefferson CLINTON »? Laŭ mia scio, la "Jefferson" estas nur "meznomo". --BV)

Eble familia nomo estas malbona termino. Kio majuskligendas, estas tiuj nomoj, kiujn pluraj personoj de iu familio dividas (aŭ povus dividi, se estus pli da gefratoj). Ekzemple, se islandano Bjarni (gen. Bjarna) havas gefilojn Klára (ina), Ragnar (iĉa) kaj Hrolf (iĉa), ili nomiĝas island-vikipedie: Klára Bjarnad�ttir (filino de Bjarni), Ragnar Bjarnason (fil(iĉ)o de Bjarni) kaj Hrolf Bjarnason - esperant-vikipedie Klára BJARNADÓTTIR, Ragnar BJARNASON kaj Hrolf BJARNASON. Eĉ se ili ne vere estas familiaj nomoj laŭ la kutim-eŭropa modelo, tiuj majuskligoj helpas al ne-eŭropanoj scii, kiun nomon uzi kun s-ro (ekzemple: s-ro Bjarnason) kaj kiun uzi intim-parole ("Kara Hrolf…" kaj NE "Kara Bjarnason").

Mi plibonigetos la paĝon.

--Bab

Reiri al la paĝo "Pri Ĉi Tiu Paĝo".