Ĉu procento aŭ pocento? Mi pensas, ke pocento estas pli bona ol procento. (Filipe)

Multaj preferas al la radiko procent la kunmetitan vorton elcento, kiun mencias ankaŭ la artikolo. Sed pocento signifas ankaŭ ion alian, ĉar po ja signifas "en egalaj partoj konsistantaj el". Ekzemple, oni povas aĉeti pomojn popece (ĉiam po peco(n) = 1 pecon) aŭ pokilograme (ĉiam po kilogramo(n) = 1 kilogramon); se oni ĉiam aĉetus 100, 200, 300 pomojn, oni aĉetus ilin "pocente".
La problemon kredeble kaŭzas la fakto, ke Esperanto ne havas prepozicion kun precize tiu de la latina prepozicio "pro". La ĉi-tie uzatan signifon, nome dividon, havas la prepozicio "per"; 20 (dividite) per cent = 0,20 = 20 % (elcentoj). Oni do povus diri "percento", sed NPIV ne mencias ĝin, eble pro la aliaj signifoj de "per". Kontraŭe ĝi ja mencias "pocento", kun argumentoj por mi sufiĉe komplikaj ("pocento precipe aludas la ripetiĝon de la pocenta nombro, elcento precipe aludas la apartigon de la elcenta nombro kaj de la tutaĵo"). Kredeble la uzo de "pocento" do estas pravigebla, sed por mi iom konfuza.
Kiel vi vidas, la demando ne estas vere simpla.
Umberto 13:32, 30. Mar 2008 (UTC)

Mi komprenas sed mi ne ŝatas. Mi ne ŝatas novan radikon, ĉar mi pensas, ke ni devas solvi ĉi tian aferon kun malnovajn vortojn. Vere, la problemo estas pli granda ol tiu de %. La parolado de 10m/s, 20kg/m², 30%, 4/7, ktp estas tute simila problemo.

10m/s fizike estas 10m dum ĉiu s;

20kg/m³ fizike estas 20kg en ĉiu m³.

Tamen, la uzado de malsamaj prepozicioj ne taûgas por fizika parolado. Krome, pripensado de malsamaj prepozicioj por ĉiu malsamaj fizika grando estus tre malfacila. Do mi preferas uzi prepozicion "ĉe". Do

10m/s = 10m ĉe ĉiu s;

20kg/m³ = 20kg ĉe ĉiu m³;

15V/A = 15V ĉe ĉiu A;

Vi pravas, ke 30% estas 30/100, matematike, sed fizike, 30% estas "30 ĉe ĉiu 100". Ekzemple: "50% el ĉiuj homoj estas virinoj" signifas, ke "50 homoj ĉe ĉiu 100 homoj el ĉiuj homoj estas virino" aû "50 ĉe ĉiu 100 el ĉiuj homoj estas virino"

30% = 30 ĉe ĉiu 100.

Ĉar "ĉe ĉiu" estas tro peza, eble oni povas uzi "en" anstataû "ĉe ĉiu" (kiel ĉe vorto "rapido" ĉi tie en vikipedio); do

"10m/s = 10m en s",

"20kg/m³ = 20kg en m³",

"15V/A = 15V en A" kaj

"30% = 30 en 100"

Tamen mi pensas, ke "ĉe ĉiu" estas pli precize ol "en".

Pri 4/7, oni povas diri "4 seponoj". Sed la uzado de prepozicio estas utila. Prepozicio "per" ne taûgas (ŝajnas aû mi) ĉar "4 per 7" estas mallongigo de "4 dividite per 7", sed povus (ŝajnas al mi) esti mallongigo de "4 multiplikite per 7". Do mi multe preferas "4 sur 7". Mi pensas ke oni povas paroli

"10m/s = 10m sur s";

"20kg/m³ = 20kg sur m³" kaj

"15V/A = 15V sur A"

ĉar tio estas matematike kaj fizike tre precize.

Kiel vi mem diris, ke 30% = 30/100, do, ankaû "30 sur 100" estas bona por 30%. Kompreneble, do, oni povas diri tute simple, ke "30% = 30 centonoj".

Fine, "ĉe ĉiu" estas fizike, "sur" estas matematike, "en" estas fizike sed simpligite kaj ankaû "centonoj" estas matematike.

10m/s = 10m ĉe ĉiu s = 10m sur s = 10m en s

20kg/m³ = 20kg ĉe ĉiu m³ = 20kg sur m³ =20kg en m³

15V/A = 15V ĉe ĉiu A= 15V sur A= 15V en A

30% = 30 ĉe ĉiu cent = 30 sur cent = 30 en cent = 30 centonoj

30% el homoj = 30 centonoj el homoj = 30 surcentoj el homoj = 30 encentoj el homoj = 30 en ĉiucent el homoj = 30 ĉiucente el homoj.

"procent"konfuziĝis kun "pro-cent", do ne ŝajnas bona al mi. "pocent" kaj "percent" ne signifas %. "elcent" ŝajnas tute malsama al "encent" sed "30 en ĉiu cent" egalas al "30 el ĉiu cent". Mi preferas "en cent" ĉar tiu similas al "en sekundo".

(Filipe de Moraes Paiva)

Reiri al la paĝo "Procento".