Diskuto:Protestado en Irano (2009)

Oni necesas decidi, kiun vorton uzi: "baloto" (kiel en la artikoloj en kategorio Balotoj laŭ jaro) aŭ "balotado". Same "prezidento" (kiel en multaj da artikoloj) aŭ "prezidanto"--RG72 04:37, 24. Jun 2009 (UTC)

Pri "prezidanto" oni jam diskutis antaŭ longe. Vidu Vikipedio:Lingva_angulo#Prezidanto. La vorton "baloto" PIV priskribas kiel "la ago de tiu, kiu balotas" kaj "balotado" kiel "la ago de tiuj, kiuj balotas"! Do laŭ mi oni preskaŭ ĉiam diru "balotado" en niaj artikoloj, ĉar ja temas pri la ago de multaj. --PaulP@diskkont 10:11, 24. Jun 2009 (UTC)

Eble ni ne pravas, uzante la skribnomon "Muzavi"? Ĉiuj aliaj vikipedioj kaj iranaj esperantistoj mem uzas la skribnomon "Mousavi" aŭ "Musavi".--RG72 08:31, 25. Jun 2009 (UTC)

Mi samopinias kun vi. Mi proponas, ke ni ŝanĝu al "Musavi", la formo, kiun la Esperanto-parolantoj de Irano uzas. --PaulP@diskkont 11:01, 28. Jun 2009 (UTC)
Reiri al la paĝo "Protestado en Irano (2009)".