Diskuto:RF Online (Helpo Por Komencantoj)

Saluton, mi volas demandi ion.

Mi "fotis" la ekranon plurfoje dum la registrado-proceso por meti ilin kune kun ĉi tiu tutorialo. Ĉu mi rajtas meti tiujn fotojn ĉi tie aŭ mi devas peti permeson al la estroj de la retpaĝo kie oni registriĝas?

Certe se vi volas publikigi ekranbildojn de iu kopirajtita programo, vi petu permeson de la posedanto. Cetere, la vikipedio ne estas la ĝusta loko por publikigi manlibrojn kiel uzi iun komputilan programon. Ĝi estas enciklopedio. Artikolo detale priskribanta la programon estas bonvena. Pli multe devus trovi lokon en alia loko (persona paĝaro, forumo de interesuloj aŭ io simila) Arno Lagrange @ 18:15, 7. Sep 2008 (UTC)
Reiri al la paĝo "RF Online (Helpo Por Komencantoj)".