Diskuto:Rapidvortoj

Pri garronum redakti

De kie devenas la vorto "Garronum" en la ekzemplo?

Laŭ mia kompreno de la skribsistemo, gar = gard/-, ro = list/-, num = numer/- (aŭ cifer/-). Ĉu gardlistnumero?

Eble "garronum & sep" estas laŭvorta traduko de la angla "four score and seven" (kvar dudekoj kaj sep), sed tiukaze "qar dosty & sep" ŝajnas pli bone.

Ĉu vi (aŭ iu) povas klarigi por mi la deveno de la vorto "garronum"? Aŭ kie vi trovis la elĉerpaĵon?

Le Hibou 12:12, 27. Okt 2005 (UTC)

Mi ne scias. Mi ne konas la projekton. Mi nur kopiis la ekzemplon kiel mi trovis ĝin kaj tradukis la anglan "tradukon" (vere la originalon, ĉu ne?) Eble vi, kiel anglaparolanto, tradukos pli bone la anglan teksto... Roberto 20:46, 27. Okt 2005 (UTC)

Dankon, Roberto. Mia problemo ne estas la esperanta traduko de Lincoln, sed la "Rapidvorta" traduko mem. Pli ol 30 jaroj antaŭe mi lernis ĉi tiu skribsistemo (mi ne priskribus ĝin kiel lingvo, sed, tiu estas alia afero!), kaj, ŝajnas al mi, ke la vorto "garronum" ne vere estas rapidvorto. Do, mi ĵus sendis retmesaĝon al Robert Petry, kaj mi vidos... Le Hibou 23:17, 27. Okt 2005 (UTC)

Reiri al la paĝo "Rapidvortoj".