Diskuto:Ricardo Albert Reyna

Latest comment: antaŭ 1 jaro by 150.244.160.221 in topic Naskiĝdato

Mi estas la homo, pri kiu temas ĉi tiu artikolo. Mi faris grandajn ŝanĝojn en la unua versio, kiun mi-ne-scias-kiu verkis. Se iu volas ŝanĝi ion en la artikolo, tiu bonvolu kontakti min antaŭ ol skribi ion ajn. Mi faris la ŝanĝojn por ne detrui artikolon, kiun mi ne iniciatis. Iu, sendube bonvoleme, skribis pri mi neĝustajn informojn. Mi komprenis tion kiel signon, ke almenaŭ unu persono volas scii pri mi. Do mi korektis kaj laŭeble pliampleksigis. Tamen mi petas, ke oni bonvolu koncedi al mi la okazon, ke mi opiniu pri tio, kio aperas publike pri mi. Antaŭdankon!

Hispana Opo redakti

Mi forviŝis pritakson de la Hispana Opo faritan de anónima uzanto, kiu tekstis proksimume tiel:

Kiel verkistoj ili havis komunan trajton: krea agado kiu baziĝis sur majstra rego de la esperanta lingvo kaj kono de ĉi ties "kulturo" (t.e. ĉefe ĝia literaturo originala kaj tradukita).

Se fidinda, tiu pritakso trovus pli logikan lokon en la koncerna artikolo pri la Hispana Opo. Mi modifis mian antaŭan redakton, ke ĝi pli klare montru la diferencon inter la Hispana Opo kaj la Pandemonianoj: nome ĉar nur kelkaj el la "opanoj" estis ankaŭ Pandemonianoj. En la tiutempa uzo de la vorto, opano estis nur tiu, kiu anis en tiu tiam ŝajne nur manpleno da homoj, kiuj atingis ne nur balbutan lingvonivelon, sed kapablis uzi la lingvon por daŭrigi internacie kompreneblan konversacion post la fazo de "kielvifartulo" (se iu entute povas difini tion, kio estas "internacia komprenebleco; sed mi parolas en loza, nestrikta senco). Cetere, ĉi tiu artikolo temas pri la homo (tio estas, pri mi), dum aliaj temoj, se mi parolu el logika vidpunkto, pli "komforte" sidus en la koncernaj artikoloj, facile alireblaj per nura musklako aŭ iu ajn alia samefika procedo.

Blogoj redakti

La sekcio pri blogoj ne plu estas aktuala. Hodiaŭ (2022.09.05) la publikigita versio tekstas jene:

"Li havas kvar blogojn, ĉiujn en esperanto: publikan blogon ĉe Ipernity kaj tri alilokajn blogojn kun kaŝnomo. Li havas ankaŭ fejsbukan konton."

Mi proponas jenan redakton:

"En diversaj momentoj li havis diversajn blogojn, jen kaŝajn, jen malkaŝajn, jen en esperanto, jen alilingvajn."

Eventuale oni povus tute forigi mencion de tia banalaĵo, kia estas blogoj. 150.244.160.221 21:30, 5 sep. 2022 (UTC)Reply

Naskiĝdato redakti

La unua de januaro estas erara naskiĝdato, cetere aldonita sen cito de dokumento, kiu pravigus ĝin. Mi proponas, ke oni tute forviŝu mencion de naskiĝtago. 150.244.160.221 21:33, 5 sep. 2022 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Ricardo Albert Reyna".