Diskuto:Rinocero de Dürer

ADLS-diskuto redakti

Tradukita el la franca kaj proponita de Thomas Guibal 18:28, 1. Okt 2007 (UTC)

  • Por
  1.   Por: Interesege! --Bea 09:40, 2. Okt 2007 (UTC)
  2.   Por: Yekrats 13:38, 4. Okt 2007 (UTC)
  • Detenas
  • Kontraŭ
  • Komentoj

La artikolo estas jam elstara en la germana, la franca, la angla, la hispana kaj la nederlanda lingvoj. Mi provos forigi pliajn ruĝajn ligilojn kiel eble plej rapide. Thomas Guibal 18:28, 1. Okt 2007 (UTC)

Marko redakti

Mi gratulas la artikolon pro ties intereso, facileco por legi kaj informokvanto.

Mi aldonus etan paragrafon pri la marko de la Rinocero de Durero, tio estas la intereso kiu vekiĝas en la tiama Eŭropo tiu mirinda besto. Ekzemple oni parolas multe en la artikolo pri ties alveno en Lisbonon, sed oni ne mencias, ke en la plej fama monumento de la urbo (laŭ Vikipedio), nome Turo de Belem, kiu aperas kiam oni klikas sur Lisbono, estas skulptaĵo de rinocero kiel simbolo de ĉiuj mirindaĵoj alportita al Portugalio tiam. Krome sed ne tiom rilata, oni povus mencii la spuron de tiu intereso en literaturo, ekzemple estas historia romano de Eslava Galán, hispana verkisto, kiu priskribas hispanan ekspedicion al Afriko por kapti rinoceron kaj fortranĉi kornon por la reĝo; la ago okazas fine de la 15a jarcento. Mi memdevigus verki la artikolojn pri la romano kaj pri la verkisto, se oni dezirus aldoni tion poste al tiu ĉi artikolo. --Yomismo 08:41, 10. Okt 2007 (UTC)

Saluton Yomismo/Kani, dankon pro via mesaĝo kaj pro viaj interesaj rimarkoj. Ne hezitu aldoni tiujn informojn ene de la sekcio pri la "Influo de la Rinocero de Dürer". Kaj despli bone, se vi sekve kreus la artikolojn pri la romano kaj la verkisto. Thomas Guibal 20:01, 11. Okt 2007 (UTC)
Reiri al la paĝo "Rinocero de Dürer".